André Hazes: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RBT (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldonis Kategorio:Naskiĝintoj en 1976 kaj ordigŝlosilojn
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
AAld: + 1 bildoj + 3 eksteraj ligiloj
Linio 5:
'''''Unuaj paŝoj'''''
 
André Hazes trapasis sian junaĝon en la Amsterdama popola kvartalo De Pijp. Jam kiam li estis juna li amis muzikon, speciale [[bluso]]n kaj [[rokenrolo]]n. Lian kantotalenton malkovris Johnny KRAAYKAMP La Pliaĝulo, kiam André kantis sur la Albert Cuyp-merkato. Johnny Kraaykamp lanĉis lin kiel infanstelulo en televida programo kaj eldoniĝis kelkaj disketoj, sed la malgranda Hazes ne trarompis kiel artisto.
 
En 1976 Hazes malkovriĝis duan fojon; ĉi-foje de Willy ALBERTI. Post ke li laboris kiel fabrikolaboristo, maristlernanto, libristo, floristo, bicikloriparisto, kamenpurigisto, buĉistlernanto, konstruisto, terfosisto, malkonstruisto, diskestro, merkatisto kaj kelnero, Hazes tiumomente laboris kiel trinkejestro. Kantado li konsideris hobion. Pro perado de Alberti aperis disketo de lia kanteto ''Eenzame kerst'', kiu tuj iĝis furoraĵo. La sekvaj disketoj ''Mamma'' [Panjo] kaj ''De Vlieger'' estis modeste sukcesaj.
Linio 13:
 
 
Diskokompanio [[Philips]] havis grandajn planojn kun Hazes. Tamen li ne akordis kun ili kaj iĝis denove tuttempa trinkejestro. En 1980 diskokompanio [[EMI]] ebligis al li registri propraelektan muzikon. La disketo '''n Vriend'' [Amiko], skribita de sia kuzo Tonnie LEROY, estis sukceso kaj kariero de Hazes kiel nuntempeca ŝlagrartisto ekkomencis. Sekvan jaron Hazes en mallonga tempo iĝis stelulego per disketo ''Een beetje verliefd'' kaj albumo ''Gewoon André'' (Simple André). Sekvis granda aro da furordisketoj, diskejosurscenigoj kaj galaoj. Ekde 1988 li regule furoris per glorkantoj pri la nederlanda futbalteamo.
 
En 1989 sia diskokompanio permesis al Hazes, kiel fidinda monfonto, fari diskon tute laŭ sia propra gusto. Tiu rezultis en albumo ''Dit is wat ik wil'' (Jen kion mi volas), blus- kaj rokenroldisko sur kiu establitaj nomoj Kaz LUX, [[Herman BROOD]] kaj Jan AKKERMAN ludis rolon laŭ invito.
Linio 21:
 
 
Dum la '90-aj jaroj Hazes solidigis sian sukceson. Li ankaŭ estis en gazetaro pro problemoj kun alkoholokonsumado. En 1999 li denove akiris atenton pro dokumentario de John APPEL, titolita ''Zij gelooft in mij'' [Ŝi kredas je mi]. La filmo portretis Hazes-on kiel artisto kiu daŭre torturiĝas de memmalkonfido kaj kiu povas esti granda ŝarĝo por sia ĉirkaŭaĵo.
 
En 2003 Hazes festis sian arĝentan jubileon en Arena-stadio en Amsterdam. Ekde majo 2004 Hazes havis problemojn kun sia aŭdokapablo. En septembro 2004 li ekhavis [[pneŭmonio]]n kaj akceptiĝis en malsanulejo. Sekvan matenon li mortis, severe malfortiĝita, pro du koratakoj kaj korhalto.
Linio 27:
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1976|HAZES, André]]
[[Kategorio:Nederlandanoj|HAZES, André]]
[[Dosiero:Standbeeld Hazes.jpg|thumb|left|180px|<!-- nl:''Standbeeld van André Hazes in [[de Pijp]], Amsterdam'' nl->eo:''_Standbeeld_ _van_ André HAZES _in_ [[_de_ _Pijp_]], Amsterdamo'' -->]]
<br clear=all>
== Eksteraj ligiloj ==
{{el}} http://www.andrehazes.nl <!-- nl:officiële website van André Hazes nl->eo:_officiële_ retejo _van_ André HAZES fy:Offisjele webstee fan André Hazes fy->eo:_Offisjele_ _webstee_ _fan_ André HAZES -->
{{el}} http://www.andrehazesfan.nl <!-- nl:www.andrehazesfan.nl de fansite voor André Hazes Fans nl->eo:_www_._andrehazesfan_._nl_ _de_ _fansite_ _voor_ André HAZES _Fans_ -->
{{el}} http://www.nos.nl/nosjournaal/artikelen/2005/9/23/23092005_tijdlijn_hazes.html <!-- nl:Korte tijdlijn leven And're Hazes (NOS) nl->eo:_Korte_ _tijdlijn_ _leven_ _And_'re _Hazes_ (_NOS_) -->
 
[[de:André Hazes]]