Diskuto:Kievo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 51:
 
Ĉar laŭ tiu (certe rapida kaj ne tute akurata) serĉo pli ol kvarono da uzoj uzas la formon Kijivo, mi aldonis ĝin nur kiel alternativan formon al la artikolo, kaj mi pensas ke tio estas plene pravigita. Marteno --[[Speciala:Kontribuoj/86.25.205.35|86.25.205.35]] 12:32, 8. Jan 2011 (UTC)
 
== "Kievo" estas ne nur rusa, sed ankaŭ ukrajna ==
 
La formo "Kijiv" aperas nur nominative kaj akuzative, ĝi estas
ŝanĝita varianto de la plenforma radiko Києв-.
 
En la silaboj malfermitaj la plena formo konserviĝas ankaŭ ukrajne:
"від Ки'''є'''ва", "у Ки'''є'''вi", "назвали його Ки'''є'''вом", "Ки'''є'''во-Могилянська
академія"...
 
Ne ĉiam la nominativa formo estas la plej internacia kaj kompleta:
la latina nominativo de "Cicerono" estas "Cicero", sed internaciiĝis
la plena formo de la radiko, kiu aperas en la aliaj kazoj:
''Ciceroni, Ciceronis, Ciceronem...''
 
Kaj fakte en la esperanta nominativo aperas la deviga -o, kiu, samkiel
la malnovslava -ъ, faras la silabon malfermita: Kievo estas tute
samstruktura kiel la kronikista Кыєвъ (la vokalo -ъ definitive mutiĝis
nur post la 11a jc). Tial la formo "Kijivo" fakte estas kontraŭa al
la spitito de la ukrajna lingvo!
 
--[[Uzanto:Sergio|Sergio]] 03:26, 9 Dec. 2011 (UTC)
Reiri al la paĝo "Kievo".