Tajdo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KamikazeBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.6.4) (robota aldono de: sq:Batica dhe zbatica
Linio 89:
La alflu-reflu-cikla niveldiferenco estas laŭloke diversa, ekzemple en la golfo de [[Saint-Malo]] ĝi estas ĝis 12 m kaj en la [[Golfo de Fundy]] ĝis 21 m, dum ĝi estas en [[Mediteraneo]] kaj la okcidenta [[Balta Maro]] nur ĝis maksimume 1 m resp. 0,3 m. Iuloke apud tiuj maroj la aflu-reflu-ciklo estas apenaŭ rimarkebla. En iuj grandaj riveroj ĝi estas rimarkebla eĉ tre for de la en-mara enfluejo, ekzemple ĉe [[Elbo (rivero)|Elbo]] ĝis 148 km, ĉe [[Amazono]] ĝis 1000 km. Iuloke povas estiĝi alflu-reflu-ciklaj ondoj de ĝis 8 m da alto, ekzemple en la golfo de [[Hangzhou]].
 
''Nov- kaj plenlunrezultaj alflu-reflu-cikloj'' (novvorte: sizigiaj tajdoj) estas karakterizataj per plialtigita niveldiferenco pro nov- aŭ plenluno. ''Kvaronlunrezultaj alflu-reflu-cikloj'' (ankaŭ nomataj: [[Kvadraturo (astronomio)|kvadraturaj]] tajdoj, mortaj tajdoj<ref>Sizigiaj kaj mortaj tajdoj (ankaŭ tiel nomitaj) estas ilustritaj en Galadí-Enríquez, David, kaj Wandel, Amri: ''La kosmo kaj ni: galaksioj, planedoj kaj vivo en la universo'', 2a eldono, p. 70ff, Antverpeno, Flandra Esperanto-Ligo, 2005.</ref>) estas karakterizataj per plimalaltigita niveldiferenco pro kvaronluno. Tamen estas laŭloke diversa tempa diferenco inter la tempo de la respektiva lunfazo (nova, plena, kvarona) kaj la tempo de ĝia maksimuma efiko al la alflu-reflu-cikla altigho. Tiu ĉi tempa diferenco nomiĝas ''aĝo de faza ne-egalaĵo'' aŭ ''aĝo de alflu-reflu-ciklo'' kaj estas ekzemple proksimume tri tagoj en la [[Norda Maro|Nordmara]] bordo de [[Germanujo]]. En iuj regionoj la alflu-reflu-ciklo kaŭzas ekologie unikajn zonojn, ekzemple [[Vadamaro|Vadmaron]].
 
Tiuj periode variaj mas-altirfortoj ("tajdaj fortoj"), kiuj kaŭzas alflu-reflu-ciklojn de oceanoj, efikas ankaŭ al la atmosfero kaj solidaj partoj de la tersupraĵo: Tiu ĉi deformiĝas kun prokrasto de proksimume du horoj kaj kun vertikala moviĝado de 20 ĝis 30 cm (eĉ de 50 cm en la ekvatora zono).