Mezepoko: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Vagobot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.2) (robota aldono de: hy:Միջնադար
Esperanto neniam uzas "la" antaŭ la proprajn nomojn.
Linio 1:
[[Dosiero:St michaelis.jpg|right|250px|]]
 
[[Dosiero:Carcassonne-vignes.jpg|thumb|right|250px|Mezepoka fortikaĵo en Carcassonne, Francio]]
La '''Mezepoko''' (ĉirkaŭ [[6-a jarcento|500]]-[[16-a jarcento|1500]], vidu malsupre) estis la ''meza'' periodo en skemisma divido de [[eŭropa historio]] en tri "[[epoko]]jn": [[klasika civilizo|klasikan civilizon]], la Mezepokon, kaj [[moderna civilizo|modernan civilizon]]. Oni ofte konsideras, ke ĝi daŭris de la fino de la Okcidenta [[Romia imperio]] ([[476]]) ĝis la estiĝo de naciaj monarkioj kaj la komenco de [[demografio|demografia]] kaj [[ekonomio|ekonomia]] revigliĝo post la Nigra [[Pesto]], eŭropa transmara esplorado kaj la kultura revigliĝo konata kiel la [[Renesanco]] ĉirkaŭ la [[15-a jarcento]] kaj ankaŭ la [[Reformacio]], kiu komencis en [[1517]].
 
Dum la [[Romia imperio]] ŝanĝis sian formon kaj disfalis, pluraj '''[[ĝermanaj popoloj|ĝermanaj]]''' kaj poste [[slavaj popoloj|slavaj]] popoloj kaj la ankoraŭ potencaj regionaj nobelaj familioj de Romio konkuris por potenco en diversaj partoj de [[Eŭropo]] inter si kaj kun la postvivanta orienta parto de la Romia imperio (kutime nomata la [[Bizanca imperio]] de modernaj eŭropanoj).
Linio 18 ⟶ 19:
Similaj diferencoj nun estas malkovrataj pri la komenco de la epoko. Tradicie, oni diras, ke la Mezepoko komenciĝis kiam la Okcidenta Romia imperio formale ĉesis ekzisti en 476. Tamen, tiu dato mem ne estas grava, ĉar la Okcidenta Romia imperio estis tre malforta dum jam iom da tempo, dum Romia kulturo postvivis almenaŭ en Italio dum ankoraŭ kelkaj jardekoj. Hodiaŭ, iuj datas la komencon de la Mezepoko al la dividiĝo kaj kristaniĝo de la Romia imperio ([[4-a jarcento]]), dum aliaj, kiel [[Henri Pirenne]] rigardas la epokon ĝis la estiĝo de [[Islamo]] ([[7-a jarcento]]) kiel "malfrua klasika".
 
En la Okcidento, oni ofte dividas la Mezepokon en '''fruan periodon''' (iafoje misnomata la "[[Malluma Epoko]]", almenaŭ de la 5-a ĝis la 8-a jarcentoj) de ŝanĝiĝemaj regnoj, relative malalta nivelo de ekonomia agado kaj sukcesaj eniroj de nekristanaj popoloj ([[slavoj]], [[araboj]], [[skandinavoj]], [[madjaroj]]); mezan periodon (la '''Alta Mezepoko''') de disvolviĝintaj institucioj de [[sinjoreco]] kaj [[vasalo|vasaleco]], [[kastelo|kastel]]-konstruado kaj ĉevalarajda militado, kaj revigliĝanta urba kaj komerca vivo; kaj malfruan periodon de kreskanta reĝa potenco, la estiĝo de komercaj interesoj kaj malfortiĝo de kutimaj ligoj de dependeco, speciale post la pesto de la [[14-a jarcento]].
 
== Bildaro ==