Haitia kreola lingvo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
WikitanvirBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: pms:Lenga haitian creole french
Kwamikagami (diskuto | kontribuoj)
rd.
Linio 26:
La '''Haitia kreola lingvo''' (''Kreyòl ayisyen'') estas [[kreola lingvo]] bazata sur la [[franca lingvo]]. Ĉirkaŭ 7,5 milionoj parolas ĝin en [[Haitio]], kiuj estas preskaŭ la tuta loĝantaro. Pro elmigrado, kelkaj cent mil parolantoj loĝas en aliaj landoj, inkluzive de [[Kanado]], [[Usono]] kaj [[Francio]], ankaŭ en multaj [[Kariba Maro|Karibmaraj]] landoj, ĉefe [[Domingo]] kaj [[Bahamoj]].
 
Lingve, ĝi havas kelkajn okcidentajn [[Afriko|afrikajn]] influojn, kiel la [[Volofa lingvo|volofa]], kaj aliaj [[gbea lingvaro|gbeaj]] lingvoj, ekzemple la [[FonaFonua lingvo|fonafonua]], kaj [[Evea lingvo|evea]]/[[Anla lingvo|anlo-evea]]. Ĝi havas du [[dialekto]]jn: ''Fablas'' kaj altebenaĵa haitia kreolo.
 
Ekde [[1961]] oni agnoskis haitian kreolon kiel oficiala lingvo. Ĝia uzo en [[literaturo]] estas malgranda sed kreskanta. Multaj parolantoj estas dulingvaj, parolante kaj haitian kreolon kaj [[Franca lingvo|francan]]. Tamen, la kreola havas pli malgrandan socialan rangon ol la franca, laŭ opinio de iuj. Multaj instruistoj, verkistoj kaj aktivuloj emfazas fierecon pro la lingvo ekde la jaroj 1980-aj. Ekzistas jam ĵurnaloj, radio- kaj televid-programoj en tiu lingvo.