Platbeka anaso: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 69:
 
Pro la maleableco de la genetika kodo de la Platbeka anaso, kiu permesas ĝin vastan interreproduktan kapablon, mutacioj ĉe la genoj kiuj decidas plumarkoloron estas tre komunaj kaj rezultis en ampleksa vario de hibridoj kiaj la Anaso de Brewer (Platbeka anaso x [[Knaranaso]], ''Anas strepera'').<ref>http://web4.audubon.org/bird/BoA/F39_G4c.html</ref>
 
== Distribuado kaj habitato ==
[[File:Anas platyrhynchos distribution map.png|thumb|left|Tutmonda distribuado]]
[[File:Flying mallard duck – female.jpg|thumb|left|Surterigonta ino]]
La Platbeka anaso estas amplekse distribuata tra la tuta Norda Hemisfero, Nordameriko el suda kaj centra Alasko al [[Meksiko]], [[Havajo]], kaj tra tuta [[Eŭrazio]], el [[Islando]] kaj suda [[Gronlando]] al partoj de [[Maroko]] (Nordafriko) okcidente, [[Skandinavio]] norde, kaj al [[Siberio]], [[Japanio]], kaj [[Ĉinio]] oriente.<ref name=BWP505/> Ĝi estas tre [[birdomigrado|migranta]] en la nordaj partoj de siaj reproduktaj teritorioj, kaj vintras pli sude. Ekzemple, en Nordameriko ĝi vintras suden en Meksiko, sed ankaŭ regule perdiĝas al Centrameriko kaj [[Karibio]] inter septembro kaj majo.<ref>Herrera ''et al.'' (2006)</ref>
 
La Platbeka anaso loĝas en ampleksa gamo de habitatoj kaj klimatoj, el arkta [[tundro]] al ĉetropikaj regionoj. Ĝi troviĝas kaj en fluakvaj kaj en salakvaj [[humidejo]]j, inklude parkojn, malgrandajn flakojn, riverojn, rojojn, lagojn kaj [[estuaro]]jn, same kiel ĉe neprofundaj golfetoj kaj malferma maro je vidaĵo de la marbordo. Oni preferas akvejojn de malpli da 1 m profunde, kaj tiuj birdoj evitas areojn pli profundajn de kelkaj metroj. Ili estas allogataj al akvejoj kun akva vegetaĵaro.<ref name=BWP507>Cramp 1977, p. 507.</ref><!-- cites previous three sentences -->
 
[[File:Mallard in flight.jpg|alt=Bird with wings forward. Yellow bill, green head with white collar, brown body with blue wing feathers and orange feet.|thumb|right|Dumfluga masklo]]
 
== Aliaj karakterizaĵoj ==
* Ovoj: 7-16
* Kovado: 25-30 tagoj
 
== Disvastiĝo ==
 
Somere en tuta [[Eŭropo]], vintre nur en suda kaj okcidenta Eŭropo. Platbeka anaso vivas preskaŭ en la tuta norda hemisfero.
 
== Vivmaniero ==