17-a Kolombia Kongreso de Esperanto: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Rubeno (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Rubeno (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
 
Karegaj Samideanoj:
 
Feliĉe, nia 17a Esperanto-Kongreso sukcesege finiĝis! En la mateno, S-ano Álvaro Cortés parolis al ni pri Germana Esperanto-Asocio kaj ties imitinda labormaniero. Li donis al ni la impreson, ke ĉio tie estas tre bone organizita.
 
Tre ĝojigis nin, tio ke hodiaŭ reaperis la bonega kaj ĉiam bonvena esperantisto, D-ro Ricardo Carrillo.
 
Nia admirinda juna Esperantisto Adrián Martínez-Paris regalis nin per la deklamlegado de tri belsonaj kaj malsamstilaj poemoj: "Ek, ŝtelistoj" amuzega kaj iomete senkaŝa, "Kanzono de la vivo profunda" de Porfirio Barba-Jacob, fortemocia kaj muzikeca, en Esperantigo de Adrián mem, kaj "La Korvo" de Edgar Alan Poe, harstariga kaj mistera, en traduko de Kálmán Kálocsay.
 
Poste, li montris al ni du videojn de Walt Disney, kun Esperantaj dubladoj siavoĉe: Belulino kaj la Besto, kaj Gargojloj.
 
Ni havis interesan Diskutrondon cele al la elektado de la nova estraro de KEL, kaj S-ro Rubén Torres, estis elektita, kiel nova Prezidanto de Kolombia Esperanto-Ligo.
 
Mi, kiel eksiĝanta Prezidanto, havis la honoron transdoni al li la Esperantan flagon, ankaŭ ĉar venontjare nia 18a Kolombia Kongreso de Esperanto okazos en Kalio (Cali), ĝuste la urbo, kie Rubén loĝas.
 
Fine, Gonzalo Bermúdez, vestita en "charra" kostumo, kun larĝa-randa meksika ĉapelo, regalis niajn orelojn per ritmaj kaj viglaj marjaĉaj Esperantigitaj kanzonoj. La aŭdantaro estis tiel feliĉa, ke preskaŭ neniu pretis adiaŭi. Tial nia Kongreso ne finiĝis je tagmezo, kiel anoncite, sed je la 3:30 ptm. Ĉi-tiu estis ekster ĉia dubo entuziasmiga Kongreso. Multan dankon al ĉiuj pro viaj ĉeestoj kaj bonegan hejmeniron al ĉiuj. Ĝis la Kalia Kongreso!
 
Luis Jorge Santos Morales
Eks-Prezidanto de Kolombia Esperanto-Ligo