Anglaj personaj nomoj: Malsamoj inter versioj

parto de nomoj de angla origino
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 21:47, 3 dec. 2003

Nomoj de angla origino normale konsistas el du partoj: la antaŭnomo(j) (aŭ Kristanaj nomoj aŭ baptaj nomoj aŭ donitaj nomoj) kaj la familinomo.

Plejofte, persono havas du antaŭnomojn -- unua nomo kaj meza nomo : Winston Spencer CHURCHILL aŭ Franklin Delano ROOSEVELT. Kelkfoje iu havas pli ol du. Princo Vilhelmo de Britio, ekzemple, havas kvar antaŭnomojn : William Arthur Philip Louis. Skribite oni ofte vidas mallongigojn -- aŭ sole la komencliteroj (J.R.R. TOLKEIN); aŭ la tuta unua nomo kaj la meza nomo mallongigita (Susan B. ANTHONY); aŭ la unua nomo mallongigita kaj la tuta meza nomo (F. Scott FITZGERALD). La antaŭnomoj povas honori parencon aŭ amikon aŭ famulon. Ankaŭ ĝi povas esti ia nomo aŭ vorto, kiu plaĉas al la gepatroj. Filo, kiu prenas la antaŭnomojn de sia patro, alfiksas Jr. (junior) al sia nomo kaj samtempe la patro alfiksas Sr. (senior) al sia nomo, ekz. George BUSH, Jr. kaj George BUSH, Sr.

Tradicie, la infano ricevas la familinomon de sia patro. La filino de Robert Oscar JOHNSON nomiĝus Martha Jane JOHNSON, ekzemple. Ankaŭ laŭtradicie, la edzino prenas la familinomon de sia edzo. Nia Martha Jane JOHNSON, filino de Robert Oscar JOHNSON, devenas Martha Jane NIXON, kiam ŝi edziniĝas kun Samuel Bradford NIXON. Tamen, nuntempe multaj virinoj preferas gardi sian nomon de nasikĝo. Martha Jane JOHNSON povas gardi sian nomon tiel ĝi estas, aŭ povas alfiksi la nomon de sia nova edzo, Martha Jane Johnson NIXON.