Predikata logiko: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 11:
 
== Specoj de predikata logiko==
Se la kvantigiloj rilatas nur la vakajn lokojn de predikatoj, do oni parolas pri ''[[unuanivela logiko|predikata logiko de la unua nivelo]]'' (aŭ simple ''"unuanivela logiko")]]''). Tiu nivelo estas iusence la norma nivelo pri la predikata logiko (Kial - mi klarigos sube).
 
Tamen eblas permesi ankaŭ ke la kvantigiloj ne nur ligas la vakajn lokojn de predikatoj, do ne nur kvantigas pri objektoj, sed kvantigas ankaŭ pri predikatoj. Tiel eblas formaligi asertojn de la speco "Ekzistas predikato, kiu validas por Sokrato" aŭ "Por ĉiu predikato validas ke ĝi validas por Sokrato aŭ ĝi ne validas por Sokrato". Aldone al la unuanivelaj predikatoj oni tiel enkondukis duanivelajn predikatojn kiel "… validas por Sokrato", en kies vakajn lokojn oni enmetas ne nomojn de objektoj sed predikatojn. Simile oni povas enkonduki trianivelajn predikatojn, en kies vakajn lokojn oni enmetas duanivelajn predikatojn. Pli ĝenerale oni parolas pri ''plialtnivelaj predikatoj''. Por la koncernaj logiko-sistemoj oni sekve uzas la esprimon ''[[plialtnivela logiko|predikata logiko de pli altaj niveloj]]'' aŭ simple ''plialtnivela logiko''. Se oni permesas nur la duan nivelon sed ne la pli altajn, oni parolas pri ''[[duanivela logiko]]''.