Marimbo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 4:
== Fundamentaĵoj ==
Male al [[vibrafono]] kun metalbastonoj marimbo havas lignajn sonbastonojn. Ĉi tiuj estas samkiel [[klavaro]] kromate agorditaj kaj ordigitaj en du vicoj. Sub ĉiu ligna sonbastono troviĝas por pli intensa sondisradiado vertikale orientigita metaltubo, la sontubo. Ĝia loneco estas tiel agordita, ke la aerkolono en sia interno svingas [[resonanco|resonance]] kun la sonbastono. Ĉar la lignaj sonplatoj estas pli maldikaj kaj molaj, marimbo sonas pli malhela kaj plena ol [[ksilofono]].
 
La marimbo estas la nacia muzikinstrumento de [[Gvatemalo]]. Pli novaj marimbotradicioj nun ekzistas en dek latinamerikaj landoj: en Meksiko, Gvatemalo, Belizo, Honduro, Salvadoro, Nikaragvo, Kostariko, Kolombio, Ekvadoro kaj – preskaŭ estingiĝinta – en Brazilo. En Peruo kaj Franca Gviano, por kiuj historiaj fontoj dokumentas por la pasintaj jarcentoj ksilofonojn, ĉi tiuj nuntempe estas malaperintoj. Sama validas ankaŭ por Kostariko, de kie la novjorka Urbega Muzeo pri Arto posedas diatonan instrumenton havantan 27 sonplatojn, kiu eniris ĝian kolekton en la 19-a jarcento. De Kubo manke de klaraj dokumentoj ĝis nun ne estas konstatebla kun certeco, ĉu tie iam ajn ekzistis tia ksilofona tradicio. La iam kaj iam nomata kuba ''marímbula'' (ankaŭ "rumboskatolo") ja foje ankaŭ nomiĝas marimbo, tamen ne estas ksilofono, sed muziklamenaro. En tiuj ŝtatoj, en kiuj ankoraŭ ekzistas vigla marimbkulturo, ĉi tiu preskaŭ neniam ekzistas tutlande, kelkaj tradicioj kaj/aŭ instrumentotipo limiĝas je certaj regionoj kaj ofte ankaŭ je konkretaj popolgrupoj. En Centrameriko krom la mestizoj diversaj indiĝenaj grupoj uzas marimbojn, en Sudameriko, aparte en Kolombio kaj Ekvadoro, unualinie afrikdevenaj grupoj estas la ĉefaj perantoj de la marimbotradicio, krom tio ankaŭ indiĝenaj grupoj, al kiuj la instrumento alvenis evidente per interkultura kontakto. En Brazilo la marimbon uzas nure la popoleto ''Caiçara'', kies deveno ne estas klara, sed kies kulturo klare enhavas afrikajn elementojn.
 
Vaste disvastigita marimbo estas ankaŭ en Japanujo. Tie ekzistas famaj ludantoj kaj famaj muziklernejoj por marimboludado. Kiel unu el la plej famaj marimboludantoj tutmonde validas Keiko Abe.
 
La frapiloj konsistas el [[rotango]], [[palisandro]]ligno aŭ [[acero]]ligno, pli malofte el plasto, kaj havas plejofte kapon streĉe volvita per fadeno.
 
== Famaj marimboludantoj ==