Reĝa molanaso: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 29:
==Aspekto==
[[dosiero:Somateria spectabilis1.jpg|thumb|left|250px|Femalo brunetas.]]
Tiu specio estas pli malgranda ol la [[Komuna molanaso]]. Ĝi longas 50-70 cm, la flugila enverguro estas 80-108 cm, pezas 1500-2000 gramojn. Temas pri specio kun tre markata [[seksa duformismo]]. Ĉe la reprodukta masklo, tute nekonfuzebla, la korpo estas nigra, dum la brusto hela kaj la kapo buntkolora. Sur la [[beko]]bazo videblas flava elkreskaĵo. Nome la beko estas ruĝa al rozkolora kun helaj (flavecaj aŭ helgrizaj) pinto kaj iom da supra bordo. Super la bekobazo kaj ĉe [[frunto]] estas ŝvela flava al flavoranĝa elkreskaĵo, kiun ĉirkaŭas kaj vertikala dividas fajna nigra bordostrio, kiu pluas traokule al kolflanko akompanata de blanka samfajna strio. La kapo estas helgriza, sed sube de tiu nigrablanka limostrio estas verda nuanco aŭ koloro en vango ĉefe subokule. Tiu helverda vango estas horizontale dividata per la komisuro kiu venas el bekobazo kaj kiu havigas ''ridetan mienon''. Estas blanka mallarĝa kolumo kiu pluas subnuke al same blanka supra doros kiu iĝas nigra en suba dorso. La brusto estas flaveca, kiel ĉe la Komuna molanaso, sed multe pli markata. Krom la pli buntkolora kapobildo, tiu masklo estas iom simila al la parenco Komuna molanaso, nome kun blankanigra korpo, nome ĉe la Reĝa molanaso kun nigraj vosto kaj flugilplumoj (unuarangaj kaj duarangaj) same kiel ĉe la komuna, kaj nigraj suba dorso kaj ŝultroj, malsame. Fakte la ŝultroj ripoze kaj dumnaĝe videblas kiel nigra areo ĉirkaŭata de blanka ŝultrobordo, dum dumfluge videblas kiel blanka makulo ĉirkaŭta je nigro. Ankaŭ la komuna havas blankajn ŝultrojn sed ne ĉirkaŭate je nigro. Ambaŭ specioj havas la similan blankan rondoforman makulon antaŭvoste (femura makulo). Krome kiel partikulara distingilo la nigraj ŝultroj montras du nigrajn dornecajn plumojn stare, iom simile al tiuj velformaj de la [[Mandarenanaso]]. Tiuj plumoj restas iomete dum la [[eklipsa plumaro]], kiam la masklo perdas la kolorojn de kapo kaj brusto, kiuj griziĝas kaj restas iom de la blanka vangolimo kaj tute la koloroj de la beko.
Ĝi longas 50-70 cm, la flugila enverguro estas 80-108 cm, pezas 1500-2000 gramojn. Ĉe la masklo, la ŝultro-, brusto- kaj dorsoparto estas blanka; dum la flugilo, ventrosubo kaj la vosto estas nigra. Sur la [[beko]] videblas flava elkreskaĵo. La femalo estas helbruna, kun pli malhelaj strioj kaj makuloj.
 
La femalo estas helbruna, kun pli malhelaj strioj kaj makuloj.
 
==Nutrado, konduto==