Reĝa molanaso: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 41:
 
==Nutrado, konduto==
[[File:Somateria spectabilis.jpg|thumb|right|250px|Masklo.]]
Ĝi nutras sin per moluskoj, vermoj, kankroj kaj fiŝoj. Ĝi rapide laciĝas pro la flugado, sur la kontinento estas mallerta, sed naĝas elstare kaj merĝas suben en la akvon. Tiu specio plonĝas for bentikajn senvertebruloj kiaj [[krustulo]]j, vermaj [[poliĥetoj]] kaj [[molusko]]j, kaj el tiuj [[mitulo]]j estas ties preferata manĝo, sed foje ili manĝas ankaŭ [[algo]]jn. For de la reprodukta sezono, ĉar ili estas ĉe tero, ili manĝas pli da [[insekto]]j.
 
La Reĝa molanaso travintrumas sude de la [[Norda Poluso]], en [[Norvegio]], [[Islando]] kaj la [[Ferooj]]. Vintre ili troviĝas en golfoj kaj [[fiordofjordo]]j senfrostaj. vagantoj povas troviĝi inter aroj de Komuna molanaso, kun kiu ili povas foje hibridiĝi.
 
La migrado de tiu specio estas spektakla. La enormaj aroj, foje konstituataj nur de maskloj aŭ nur de inoj, veturas en longaj strioj laŭ la marbordo.
 
==Reproduktado==
[[File:King Eiders.jpg|thumb|left|250px|Reĝaj molanasoj (kaj masklo kaj ino) en natura habitato en naturrifuĝejo [[Alasko]].]]
Kvankam temas pri [[marbirdo]]j, tiu specio ne reproduktiĝas en kolonioj, sed laŭ izolaj paroj en interno. La ino konstruas neston sur bordoj de la dolĉakvoj (sed foje malproksime) el plantaj materialoj kaj remburas la neston per propra [[lanugo]]. Post la ovodemetado, la masklo foriras kaj liberiĝas el kovado aŭ idozorgado. Ŝi [[Kovado|kovas]] 3-7 ovojn dum 22-24 tagoj. La [[frumatura]]j idoj tuj forlasas la neston. For de la [[reprodukta sezono]] ĉiuj iras al maro, kaj ofte ili malproksimiĝas el marbordo pli ol la [[Komuna molanaso]].