Nanplanedo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Vagobot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.2) (robota aldono de: hy:Գաճաճ մոլորակ
Kwamikagami (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Ceres optimized.jpg|thumb|250px|[[Cereso]] estas nanoplanedo malkovrita en 1801.]]
'''Nanoplanedo''' (ankaŭ ''nana planedo, nanplanedo, preskaŭplanedo,'' aŭ ''preskaŭplanedosubplanedo)'' estas klaso de ĉielaj korpoj en nia [[sunsistemo]]. Spite la nomo, ĝi ne estas speco de planedo. Ĝi estis difinita, kiel nova kategorio, per rezolucio akceptita la 24-an de aŭgusto 2006 de la [[Internacia Astronomia Unio]], mallonge IAU. La difino koncernas nur la planedan sistemon de la Suno (kiu inkluzivas la Teron), alistelaj sunsistemoj ankoraŭ ne havas klarajn difinojn por tipoj de siaj eroj kaj apenaŭ povas havi, ĉar malmulto estas jam sciata pri ili.
 
La difinon IAU formulis angle, kaj ĝi do koncernas origine nur la anglan esprimon ''dwarf planet''. En la diversaj lingvoj ekestas tradukoj kiel ''nana planedo, nanplanedo,'' kaj ''preskaŭplanedo.'' Laŭ difino (vidu la tutan rezolucion numero 5A en la artikolo [[Sunsistemo]]) la termino ''nanoplanedo'' priskribas objekton, kiu
Linio 12:
 
En junio 2008 IAU aldonis du decidojn. Unue, faka termino por nanoplanedo ekster la orbito de Neptuno estas ''plutoido'' (angle: "plutoid"). Due, ĉiun nove trovitan objekton pli helan ol [[absoluta magnitudo]] M = 1,0 oni tuj klasas kiel nanoplanedon, ĝis eble postaj malkovroj montros, ke la objekto ne plenumas la kondiĉojn por esti nanoplanedo (tre neverŝajne)
 
== Nomo ==
 
La nomo ''nanoplanedo'' (angle ''dwarf planet'') estis kreita de Alan Stern kiel speco de planedo. Laŭ li, la planedoj estas la 8 ''ĉefaj planedoj'' kiel la Terglobo, la variaj ''nanoplanedoj'' kiel Plutono, kaj la ''satelitaj planedoj'': la 19 elipsoidaj lunoj. La IAU decedis akcepti la koncepto de nanoplanedo, se ne kiel speco de planedo. Ili opinias, ke pli taŭgus nomigi ilin ''subplanedo'' aŭ simila (ja la nomo en la japana lingvo), sed ke la vorto ''nanoplanedo'' jam tro enradikiĝis en la lingvouzo.
 
== Listo de nanoplanedoj ==
 
Ĝis septembro 2008 la Internacia Astronomia Unio oficiale klasis kvin ĉielkorpojn kiel nanoplanedojn. [[Plutono]] (trovita en 1930), [[Cereso]] (1801) kaj [[Eriso]] (2003) eniris la grupon jam en 2006, la unua jaro de ekzisto de la nova kategorio. [[Makemako (nanoplanedo)|Makemako]] (trovojaro 2005) kaj [[Haŭmeo]] (2004) estis aldonitaj en 2008. Tiuj kvin estas la komenco, kaj estas verŝajne, ke la klaso multe pligrandiĝos. La unuaj nanoplanedoj estas kvazaŭ specimenoj el tri malsamaj regionoj en la sunsistemo: Cereso estas la plej granda [[asteroido]] el la asteroida zono inter Marso kaj Jupitero, dum Plutono, Makemako, Eriso kaj Haŭmeo estas ''trans-Neptunaj objektoj'' el du iom aliaj zonoj de la foraj regionoj de la sunsistemo. Plutono, Makemako kaj Haŭmeo estas en regiono nomata la Kujper-zono, dum [[Eriso]] sin movas en la t.n. ''disa disko'', alia parto de la trans-Neptuna spaco. Plutono estas ankaŭ membro de grupo nomata ''plutinoj'' (angle "plutino"), objektoj [[orbita resonanco|sinkronaj kun la orbitado]] de Neptuno en proporcio 2:3.
 
Aliaj objektoj estas akcetitaj de variaj astronomoj: Mike Brown akceptas ankaŭ [[90377 Sedno|Sedno]], (225088) 2007 OR10, [[50000 Kvavaro|Kvavaro]], kaj [[90482 Orko|Orko]]; Tancredi akceptas Sedno, Kvavaro, Orko, [[28978 Iksiono|Iksiono]], [[20000 Varuno|Varuno]], [[38628 Hujo|Hujo]], (55636) 2002 TX300, (55565) 2002 AW197, 2003 AZ84, (90568) 2004 GV9, kaj (15874) 1996 TL66.
 
{| class="wikitable"
Linio 105 ⟶ 111:
== Kandidatoj ==
 
Pluraj aliaj objektoj en nia [[sunsistemo]] (kiel [[4 Vesto|Vesto]], [[2 Palaso|Palaso]], [[10 Higio|Higio]], [[50000 Kvavaro|Kvavaro]], [[90377 Sedno|Sedno]]) povus ankaŭ esti en la klaso de la nanoplanedoj. La IAU anoncis por la venontaj monatoj kaj jaroj la proklamon de ceteraj nanoplanedoj. La kandidatoj kolektiĝas sur tiel nomata observlisto. Portempe la observado de tiuj objektoj ankoraŭ ne sufiĉas por certigi, ke ili restas en hidrostatika ekvilibro.
 
{{SunSistemo}}