La noktaj gardistoj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Nachtwacht alinomita al La noktaj gardistoj, alidirektilo lasita: esperante
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:The_Nightwatch_by_Rembrandt.jpg|thumb|300px|right|''La noktaj gardistoj'' (1642) - 363 x 437 cm]]
La plej fama pentraĵo de [[Rembrandt van Rijn|Rembranto]] "La kompanio de kapitano Frans Banning Cocq" (nederlande: "De Compagnie van kapitein Frans Banning Cocq"), pli konata kiel "'''La noktaj gardistoj'''" ([[nederlande]]: "De Nachtwacht"), estis pentrita en [[1642]] kaj troviĝas nun en la [[Rijksmuseum]], [[Amsterdamo]] ([[Nederlando]]).
 
==Titolo==
Kvankam la titolo de la pentraĵo estas nuntempe ''La noktaj gardistoj'' kaj historie akceptita, ties origina nomo estis ''La militista roto de la kapitano Frans Banning Cocq kaj de la [[leŭtenanto]] Willen van Ruytenburg''. Tio malkovriĝis danke al skribaĵo trovita sur prepara skizo. La pentraĵo estis nomata en la [[19a jarcento]] ''Patrouille de Nuit'' fare de franca kritikistaro, kaj ''Night Watch'' de Sir Joshua Reynolds; de tie la nomo per kiu oni konas ĝin populare. La deveno de tiu titolo estis misinterpreto, ĉar tiuepoke la pentraĵo estis tiom difektita kaj malheligita pro oksidado kaj malpureco, ke ties figuroj apenaŭ distingeblis, kaj ĝi aspektis nokta sceno. Post restaŭro fare en 1947, oni malheligis la verkon, kaj oni malkovris, ke la titolo ne ĝustas al realo, ĉar ne temas pri nokto, sed pri tago en interno de malhela pordego kie eniras pova lumradio kiu lumigas intense la rolulojn kiuj intervenas en la komponaĵo.
 
==Reprezento==
La verko estis mendo de la [[gildo]] de [[Arkebuzo|arkebuzistoj]] por sia sidejo kaj pro tio, la pentraĵo estas tiom granda (359 cm × 438 cm).
 
La kapitano donas ordon eliri al subleŭtenanto kaj fone aperas 18 militistoj, kiuj pagis po pli da cent [[floreno]]j por aperi en la pentraĵo. La oficiro plej verŝajne pagis plie. Entute la aŭtoro ricevis 1,600 florenojn. Ĉar tiu gildo estis municipa, ankoraŭ la pentraĵo estas posedanto de la verko kaj pruntedonas ĝin al la ''Rijksmuseum''. Krom la gardistoj, tri kurantaj infanoj kaj unu hundo vigligas la scenon.
 
La pentraĵo sekvas tradicion de grupaj portretoj kutima en la nederlanda kulturarto. Laŭ tio ĝi ne plaĉis al la mendintoj, kiuj ne ŝatis siajn nerealecon kaj malfrue pagis.
 
[[Kategorio:Pentraĵoj]]
[[Kategorio:Nederlanda kulturo]]
 
[[az:Gecə gözətçisi]]