Esperanto-parko (Vieno): Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 5:
==Historio==
 
===Establo de Zamenhof-monumento<ref>Sendita artikolo de Leopold Patek: En BULTENO – Organo de la Aŭstria Sekcio de IFEF– jaro 3a – n-ro 4 – decembro 1958.</ref>===
 
'''''Zamenhof-monumento en la centro de Vieno:'''''
 
La 15an de decembro [[1959]] estos la centjara datreveno de la naskiĝtago de s-ro Zamenhof, la kreinto de Esperanto. Okaze de tio nuntempe multaj festoj estas preparatej kaj la mondkongreso 1959 okazos en Varsovio, la loko de lia agado. La komencon en Aŭstrio formis la inaŭguro de Zamenhof-monumento sur Börseplatz (Borso-placo), unua distrikto, en Vieno la 27an de julio [[1958]].
 
Nia ([[Aŭstria Fervojista Esperanto-Federacio]]) honorprezidanto [[Kortega Konsilisto]] [[Hugo Steiner]] varbis jarojn por tiu ĉi sia ideo en la tuta mondo ja subteno. Alfluis ankaŭ regaloj el ĉiuj landoj kaj nia fervojista fakgrupo partoprenis tiun ĉi agadon per aŭstraj ŝilingoj 1 800,--.
 
Jam post unu kaj duona jaro la necesa sumo de ĉirkaŭ ŝilingoj 23 000,-- kunestis kaj la busto, kreita de la akademia skulptisto prof. [[Müller–Weidler]] povis esti starigata en la kadro de [['''la katolika esperantista mondkongreso''']]. La feston partoprenis i. a. (laŭ la vico de la paroladoj) ministro Dipl. Inĝ. Mag. d-ro [[Frenzel]], ofic. konst. Cech, min. kons. d-ro Feits, [[Henryk Kessler]] (af.gv. ambasadoro de Polujo), univ. '''prof. d-ro Sirk, dipl. kem. D-ro Friesinger, vicurbestro Lois Weinberger''' kaj delegitoj el 10 nacioj. Ni aliĝas al iliaj gratulvortoj kaj dankas al kort. kons. '''Steiner''', kiu malgraŭ sia alta aĝo efektivigis la starigon de tiu ĉi monumento. Kaj la multaj homoj, kiuj preterpaŝas la buston de Zamenhof, pensu, ke tie estas memorigilo al viro, kiu antaŭ 70 jaroj donis al la homaro ion, kion nur niaj postuloj ĝuste indigos: '''''la bendon de komuna, neŭtrala kaj por ĉiu lernebla lingvo.'''''
 
 
===En la jaro de 1992 ===
 
La statuo devis migri en la jaro [[1992]] de Borso-parko - kie la busto staris ekde la [[1958]]-a jaro<ref>Tienadekvataj informoj mankas, kiu aŭ kiuj kaj pro kio starigis la statuon?</ref> -, al la nuntempa Esperanto-parko, ĉar la urba komunumo [[Vieno]] bezonis la parkon por novkonstrui [[Hermann GMEINER]] [Gmajner]-parkon. La aŭstro Hermann GMEINER estis la fondinto de la [[SOS-Infanvilaĝo|SOS-Infanvilaĝoj]].
 
La solena inaŭguro de la Esperanto-parko okazis kadre de la 77-a [[Universala Kongreso]] en Vieno la 25-an de julio [[1992]]. Dum la inaŭgura ceremonio la alvenintojn bonvenigis muzikista duo Margarete ZINK [Cink] kaj Thomas KLEEMANN, el [[Germanio]], per [[Beethoven]]-dueto. Sekvis salutvortoj de d-ro [[Hans Michael MAITZEN]] [Miĥael Majcen], flanke de [[AEF]] kaj parolado de la prezidento de [[UEA]], prof-ro [[John WELLS]]. Aŭstra veterano, Emil VOKAL, deklamis poemon de [[Hugo STEINER]] [Ŝtajner] pri ZAMENHOF kaj poste festparolis mag. [[Herbert MAYER]] [Majer] en la nomo de la [[Esperantomuzeo]] en Vieno, citante i.a. vortojn de la kreinta de Esperanto. La [[manifestacio|manifestacion]], en kiu partoprenis cento da personoj, fermis muzika prezentado fare de la samaj artistoj.