Abrahama religio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Idioma-bot (diskuto | kontribuoj)
Linio 19:
== Patriarkoj ==
 
Estas ses rimarkinduloj en la Biblio antaŭ Abraham: [[Adam]] kaj [[Eva]], siajiliaj du filoj [[Kain]] kaj [[Habel]], [[Ĥanoĥ]], kaj siailia pranepo, [[Noa]], kiu, laŭ la rakonto, savis sian familion kaj ĉian bestan vivon en sia Arkeo. Estas necerte, ĉu ĉi tiuj homoj postlasis ian registritan mor-kodon (kaj kelkaj kristanaj eklezioj fidadas je antikvaj libroj, kiel la [[Libro de Ĥanoĥ]]), kaj Genezo mencias la Noaajn Leĝojn, donitajn de Dio al la familio de Noa. Plejparte, ĉi tiuj patriarkoj servas kiel bonaj (aŭ malbonaj, okaze de Kain) ekzempluloj de konduto, sen pli specifa indiko pri kiel oni interpretas iliajn agojn en iu ajn religio.
 
En la libro Genezo, Abraham specife instruiĝas foriri la historian mezopotamian urbon [[Ur]] por ke Dio faru "vin granda popolo", kaj liaj vojaĝoj bone dokumentiĝas. Laŭ la Biblio, Abraham havis ok filojn de tri edzinoj: unu (Iŝmaelon) de Hagar, la sklavino de sia edzino, unu (Isaakon) de sia edzino [[Sara]], kaj ses de alia edzino, [[Ketura]]. Moseo, Jesuo, [[Mohamedo]], Bahá'u'lláh, kaj aliaj elstaruloj, ĉiuj pretendas esti prafiloj de Abraham per unu el ĉi tiuj filoj.