Usona piedpilkado: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Gerakibot (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 9:
Malgraŭ la nomo de la sporto la piedoj estas malprivilegiataj koncerne la pilkokontakton kaj servas precipe al kurado (kun la pilko enmane). Estas kelkaj similaĵoj kun [[futbalo]] (kiu tamen malpermesas tuŝi la pilkon per la manoj); ekzemple estas "penala kadro" ĉirkaŭ la golejoj, kaj [[faŭlo]] en tiu kadro estas punata per 11-metra (12-[[jardo|jarda]]) [[penalo]].
 
Tamen, la ludo pli similas al [[rugbeo]]. Ĉiu teamo havas 11 ludantojn kaj ĉiu ludanto havas specialan rolon: je ofensivo, la plej grava estas la "quarterback" (kvarona malantaûulo/ĵetulo), kiu ĵetas aû mane donas la pilkon al aliaj ofensivaj ludantoj. Nur kelkaj ofensivaj ludantoj permesas preni la pilkon de la kvarona malantaŭulo: la du "runningbacks" (kurantaj malantaûuloj/kuruloj), kiuj kutime portas aû kelkfoje kaptas la pilkon; la "tight-ends" (proksimaj ekstremuloj) kaj la "wide receivers" (malproksimaj ricevuloj/ricevuloj), kiuj nur kaptas kaj portas la pilkon. La aliaj ofensivaj ludantoj protektas tiun, kiu havas la pilkon. La defendaj ludantoj penas faligi la kontraŭludanton, kiu havas la pilkon.
 
La sporto estas (apud [[bazopilkado]]) unu el la naciaj sportoj de Usono. Komence de ĉiu matĉo, eĉ inter du lernejklasaj teamoj, necesas kanti la nacian himnon.