Arta sketado: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Vitred (diskuto | kontribuoj)
e Grand-Prix, olimpikaj ne olimpiaj ludoj!!!
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Image:skate.jpg|thumb|right|Sketilo]]
'''Arta sketado''' estas speco de [[vintro|vintra]] [[sporto]], en kiu oni emfazas artan kreigon de [[pirueto]]j, [[salto]]j kaj [[paŝo]]j. Artaj [[sketisto]]j renkontiĝas en [[konkurso]]j je nacia kaj internacia nivelo, kiel estas ekz. Ĉampioneco de Eŭropo kaj mondo, Naciaj ĉampionecoj, Ĉampioneco de kvar kontinentoj, Grand-Prix en arta sketado k.a. La arta sketado estas ankaŭ unu el oficialaj disciplinoj de [[olimpiaj ludoj|Vintraj olimpiaj ludoj]].
 
Pluraj artaj sketistoj, fininte amatoran karieron, agadas kiel trejnistoj, aŭ en diversaj glaciaj revuoj.
 
==Disciplinoj==
La arta sketado dividiĝas en sekvantajn [[disciplino]]jn:
*Unuopuloj
*[[Sportaj geopoj]]
*[[Dancoj sur glacio]]
*[[Sinkronizita arta sketado]]
 
==Historio==
[[Image:Skating-picture-history.png|thumb|'' “Sceno el glacia sketado“'' Bildo de J. Baber verŝajne el la 19-a jarcento]]
''Ĉefa artikolo: [[Historio de arta sketado]].''
 
[[Lulilo]] de arta sketado estas [[Granda Britio]], la unua konkurso en arta sketado okazis ĉi tie en la jaro [[1814]]. De tie la arta sketado disvastiĝis en la tutan [[Eŭropo]]n kaj [[Ameriko]]n. En [[Usono]] ili aldonis al la arta sketado ankoraŭ [[muziko]]n kaj [[danco|dancajn]] kaj [[baleto|baletajn]] elementojn.
 
Ekskursante al la komencoj de arta sketado kiel sporta fako ni devas unue paroli sole pri '''sketado''', kiu nur pli poste dividiĝis en du diversajn sportajn disciplinojn, '''arta sketado''' kaj [[rapida sketado|sketado pri rapideco]].
 
La unuaj mencioj pri la sketado devenas el [[Danio]] el la jaro [[1134]], la plej malnova angla mencio estas datita ĝis la jaro [[1174]]. Arkeologiaj trovaĵoj ([[sketilo]]j produktitaj el ostoj) datiĝas estiĝon ĝis la [[bronza tempo]] kaj [[ŝtonepoko]]n.
 
Primitivajn komencojn de la sketado eblas trovi en [[Nederlando]] en la [[13-a jarcento|13-a]] kaj la [[14-a jarcento]] – lignaj sketiloj havigitaj sur suba flanko per fera lamelo – sed por ekveturo estis bezone uzi [[bastono]]jn. Nur hazardo, kiam nederlanda lignaĵista disĉiplo ŝanĝis dum enmetado de la feraj lameloj horizontalan pozicion je vertikala, alportis ŝanĝon. La sketistoj metis flanken la bastonojn, la movo fariĝis pli libera, pli rapida kaj pli regebla.
 
En Nederlando la sketado estis amuzo de simpla popolo, kiel pruvas kelkaj bildoj de malnovaj majstroj, en aliaj landoj la sketado estis privilegio de noblaj familioj. Komence de la jaro [[1610]] estis en kortego de [[Rudolfo la 2-a]] aranĝita granda [[karnavalo]] sur [[glacio]].
 
Evoluo de "vera" arta sketado komencis nur en la [[18-a jarcento]], kiam [[glitilo]]j ricevis iom kurbigitan formon, kio ebligis fari turniĝojn kaj pli komplikajn elementojn.
 
Oni ne sketis sole en okcidenta Eŭropo, sed ankaŭ en oriento, precipe en norda parto de [[Rusio]]. En [[1838]] estis en [[Peterburgo]] eldonita libro sub nomo ''Vintraj amuzoj kaj arto veturi figurojn sur sketiloj''. Ĝi donas ateston, ke ne nur junularo dediĉis sin al la sketado, sed ankaŭ plenkreskuloj. Sur metalaj sketiloj oni sketis en Rusio jam en la [[17-a jarcento]]. Caro [[Petro la Granda]] igis en la jaro [[1637]] forĝi por si paron da feraj sketiloj. Unue oni nomis ilin "skoroĥod", nur pli poste, kiam la antaŭa parto de sketiloj akiris ornamon de ĉevala kapo, ili ricevis nomon, kiun oni uzas en Rusio ĝis hodiaŭ – "konky" (en traduko laŭvorte "ĉevalaĵoj")
 
==Sketejoj kaj vintraj stadionoj==
La unuaj [[glitejo]]j estis memkompreneble frostiĝintaj [[fiŝlago]]j kaj [[rivero]]j. La unua artefarita glitejo estis konstruita jam en la jaro [[1876]] en [[Londono]] (Chalsea). Konstruado de pluaj artefaritaj glitejoj estis decida por sekvanta evoluo de tiu ĉi [[sporto]].
 
*Absolute la plej granda tegmentita [[vintro|vintra]] [[stadiono]] estis konstruita en la jaro [[1960]] en [[Tokio]], en [[Japanio]]. La glaciareo okupas estimindajn 4.000 m<sup>2</sup>.
*Al japanoj apartenas ankaŭ plua unuaeco – la plej granda fermita glitejo, konstruita en la jaro [[1976]] kun areo 15.400 m<sup>2</sup>.
 
Ni trovos glaciajn stadionojn ne nur en [[Kanado]], [[Usono]], [[Svedio]] kaj pluaj eŭropaj landoj, sed ankaŭ en suna [[Hispanio]] aŭ ankaŭ en nigra [[Afriko]], ekz. en [[Ebur-Bordo]].
 
==Reguloj kaj konkursoj==
La unua internacia konkurso en arta sketado okazis en la jaro [[1882]] en [[Vieno]], laŭ konkursreguloj nomataj ''Regulativ''. Tiu estis derivita de lernolibroj de lernantoj de Jackson Haines – Dr. Körper, Wirth kaj Diamantidi ''Spuren auf dem Eise'' (''Spuroj sur glacio''), eldonitaj en [[1881]].
 
Tiu ĉi ''Regulativ'' pli poste transprenis ankaŭ '''Internacia unio por arta sketado''' (angle '''Internacional Skating Union''', siglo '''ISU''') kaj tiel estiĝis regularo, kiu en ŝanĝita aspekto funkcias ĝis hodiaŭ. Pli karakterizaj ŝanĝoj okazis per enkonduko de mallonga programo kaj en ŝanĝo de interrilatoj inter taksado de deviga kaj libera prezentiĝoj.
 
La evoluiĝantaj kapabloj de artaj sketistoj kaj kreskantaj postuloj al travidebleco kaj pli objektiva taksado devigis ISU-n por krei novan sistemon de taksado, kiu estas valida ekde sezono [[2004]]/[[2005]] kaj kiu forŝovis la ekzistintan tiel nomatan "sistemon de sesoj". Bazo de la nova sistemo estas nova kalkulo de konkursaj rezultoj kaj unuopaj valoroj de la prezentitaj elementoj. Enpraktikigo de digitala video-sistemo ebligas reludi al arbitranto la unuopajn elementojn denove kaj tiamaniere pli bone kaj pli objektive taksi ilin.
 
*Dum la unuaj vienaj konkursoj ekinteresis tre juna norvego [[Axel PAULSEN]], kiu prezentis sian gloran salton, kiu ĝis hodiaŭ apartenas al devigaj elementoj.
*La unua ĉampioneco de Eŭropo okazis jam en la jaro [[1891]], ankoraŭ antaŭ la fondo de ISU, kaj la unua majstro de Eŭropo fariĝis germano [[Oskar UHLIG]].
*La unua ĉampioneco de la mondo okazis en [[1896]] en [[Peterburgo]]. Denove gajnis germano, ĉifoje [[Gilbert FUCHS]]. Je kvin jaroj pli poste gajnis sian unuan mondan titolon legenda svedo [[Ulrich SALCHOV]]. Li sukcesis ripeti tion ankoraŭ 9 foje.
*Lian brilegan rekordon similigis en la jaroj [[1927]] – [[1936]] same legenda norvegino [[Sonja HENIE]] kaj en la jaroj [[1969]] – [[1978]] ankaŭ [[Irina RODNINA]], kiu siajn unuajn kvar titolojn en sportaj geopoj akiris kun [[Alexej URMANOV]] kaj pluajn ses titolojn kun sia edzo [[Alexander SAJCEV]].
*Virinoj komencis batali je titolo de majstrino en la jaro [[1908]] en [[Davos]], je la unua titolo de majstrino de Eŭropo nur en la jaro [[1930]] en [[Vieno]]. La unua majstrino de Eŭropo fariĝis aŭstrino [[Fritzi BURGER]].
*En Vieno en 1930 ankaŭ unuafoje okazis ĉampioneco de Eŭropo de sportaj geopoj. Je la monda titolo ili konkursis ankaŭ malproksime pli antaŭ – jam ekde la jaro 1908.
*La plej juna disciplino en arta sketado estas dancoj sur glacio. En la mondaj ĉampionecoj ili aperis nur en la jaro [[1956]] en [[Parizo]] kaj je du jaroj pli poste ankaŭ en eŭropa ĉampioneco en [[Boceno]]. Ekde la jaro [[1976]] dancoj sur glacio estas parto de Vintraj olimpiaj ludoj.
 
==Arta sketado kaj olimpiaj ludoj==
*En [[1908]] okazis en [[Londono]] la unua olimpia konkurso en arta sketado. En programo estis kvar disciplinoj: [[virino|virina]] kaj [[viro|vira]] sketadoj, sportaj geopoj kaj specialaj figuroj. Sed la konkurso en specialaj figuroj poste jam ne plu estis ripetata. La unua olimpia gajninto fariĝis Ulrich Salchov.
*La dua olimpia konkurso okazis en Someraj olimpiaj ludoj en [[1920]] en [[Antverpeno]] ses jaroj post la lasta ĉampioneco de la mondo en [[1914]]. Sume partoprenis 29 konkursantoj, el tio 16 viroj kaj 13 virinoj el dek unu landoj.
*En Vintraj olimpiaj ludoj en [[1976]] en [[Innsbruck]] partoprenis jam 105 olimpikantoj (52 viroj kaj 53 virinoj) el 18 landoj.
 
==Ekipaĵaro==
===Glitiloj===
[[Image:Blades.jpg|thumb|right|''desupre'' – glitilo por arta sketado, glitilo por dancoj sur glacio, glitilo por sinkronizita sketado]]
La [[glitilo]]j por arta sketado, fabrikitaj el dura ŝtalo, estas 3 ĝis 4 milimetroj larĝaj. Ili estas nur iom kurbigitaj – kio ebligas praktiki komplikajn turniĝojn kaj elementojn. Ili estas akrigitaj tiel, ke estiĝas du [[eĝo]]j (interna kaj ekstera), inter kiuj estas [[kavo]]. Tiuj ĉi eĝoj faciligas al la sketisto plirapidigi kaj priregi la sketadon. La pinto estas dentigita, ĝi estas uzata dum depikitaj saltoj kaj kiel turniga punkto dum piruetoj.
 
===Botoj===
[[Image:Skate-boot.jpg|thumb|left|Blankaj botoj por virinoj kaj nigraj por viroj]]
La [[boto]]j estas regule faritaj laŭmezure, forte firmigitaj, ŝnuritaj ĝis la alteco de [[tibio]] kun dika leda internaĵo kaj aldona firmigo en la parto de [[maleolo]].
 
===Kostumoj===
La [[kostumo]]j estas influataj per karaktero de programo kaj elekto de muzika akompano. Ili devis kroni la prezentiĝon kaj ne distri aŭ eĉ provoki.
 
Pli antaŭa severa regulo estis [[jupo]]j por virinoj, la hodiaŭaj reguloj ebligas jam, por ke virinoj prezentiĝu ankaŭ en pantalona kostumo – eĉ en dancoj – sed tio devas esti eksplicite notita en reguligo de reguloj, kiujn ĉiujare publikigas ISU. Viroj devas senĉese plu porti longajn [[pantalono]]jn – sed kiuj ne devas esti trikotaj (mallarĝaj). Aliaj modaj aldonaĵoj, kiuj ne estas firme alkroĉigitaj sur la kostumo, same kiel diversaj aliaj helpiloj, ne estas en la konkurso permesitaj.
 
===Historio de evoluo de kostumoj===
Ekde la estiĝo de sketado kiel sporto en duono de la [[19-a jarcento]] multo ŝanĝiĝis: metodo de taksado, reguloj, organizado, paso de konkursoj, tekniko de sketado, materialo kaj ankaŭ kostumoj.
[[Image:oldkostuem.png|thumb|Sketistoj en iliaj kutimaj, ĉiutagaj vestoj.]]
Sed unu aspekto en la paso de tempo ne ŝanĝiĝis: la kostumoj senĉese observas metodojn, modelojn, materialojn kaj kolorojn de unuopaj tempaj epokoj. Kiam estiĝis arta sketado en hodiaŭa moderna aspekto, la kostumoj kiel tiaj ne ekzistis. Oni sketis en kutimaj ĉiutagaj [[vesto]]j: viroj havis sur si pantalonon kaj [[jako]]n, virinoj longajn jupojn ĝis la maleoloj. Gilbert Fuchs kiel la unua enkondukis [[legino]]jn, sed kiuj ne estas hodiaŭ permesitaj. Tio estis Sonja Henie, nedisputebla belulino de arta sketado, kiu enkondukis grandan novaĵon – mallongan jupon, kiun ŝi prezentis dum la unuaj Vintraj olimpiaj ludoj en [[1924]].
 
Ekde tiu tempo similigis ŝin multe da virinoj, kiuj komencis porti mallongajn jupojn kaj pli mallarĝajn kostumojn, kiuj ne malebligis al ili en la movo ebligante al ili fari pli komplikajn figurojn.
 
En la sekvantaj dekadoj okazis grandaj ŝanĝoj en teknika malfacileco: simplaj saltoj fariĝis duumaj kaj triumaj (kaj hodiaŭ jam eĉ en la prezentoj de kelkaj sketistoj ankaŭ kvarumaj), la programoj komencis rakonti realajn okazintaĵojn. Tiun ĉi evoluon influis ankaŭ kostumoj, kiuj fariĝis konsisteroj de la konkursoj, unu el ĉefaj elementoj de arta prezento komune kun muziko kaj elektita temo.
[[Image:kostuem50th.jpg|150px|left|thumb|Kostumo ĉirkaŭ la jaro 1950.]]
 
*En la 70-aj kaj la 80-aj jaroj de la [[20-a jarcento|lasta jarcento]] estis modernaj mallongaj jupoj kaj pantalono en "sonorilon". La koloro de kostumoj estis neemfazema sen koloraj nuancoj kaj sen klaraj modeloj.
*En la 80-aj kaj la 90-aj jaroj de la [[20-a jarcento|lasta jarcento]] ĝuis al granda favoro kostumoj kun brilaĵoj. Ŝatataj estis helaj kaj varmaj koloroj, modeloj estis pli klaraj. Pantalonoj havis rektan tajlon, jupoj estis antaŭe pli mallongaj kaj malantaŭe pli longaj.
 
Diversaj ornamaĵoj anstataŭ brilaĵoj, pli longaj jupoj, spiron prenantaj dekoltoj. Uzado de teksaĵoj pruntedonantaj falsan nudecon preskaŭ malaperis. Diversajn ornamaĵojn portas jam ankaŭ viroj kaj iliaj [[ĉemizo]]j estas ofte malfermitaj. Sed la ĉefa afero estas kapti kaj alkonduki la temon de sketado al vivo, ne nur per muziko kaj prezento sur glacio, sed ankaŭ helpe de kostumoj. Sketistoj fariĝas ĉefaj herooj kaj impreso el ilia prezentiĝo tiel encerbigas en memoron de ĉiu spektanto.
 
[[Image:kostuem.jpg|thumb|Kostumo de Oksana Grishuck kun kruco de Schvarovski]]
 
Kostumoj fariĝas "senmortaj". Kiu entuziasmulo de arta sketado ne memorus la kostumon de [[Oksana GRISHUCK]] kun kruco de Schvarovski, kiam kun sia kunulo [[Jevgenij PLATOV]] ŝi gajnis olimpian oron? Aŭ dancan geopon [[Jayne TORVILL]] kaj [[Christopher DEAN]] kaj ilian [[viola]]n kostumon el glora [[Bolero]]? Aŭ kostumon de [[muskedo|muskedisto]] de eminenta franca arta sketisto [[Philippe CANDEROLO]], kiun li surhavis sur si, kiam li gajnis sian duan bronzan olimpian medalon en [[1998]]?
 
Kostumoj estis kaj estas en arta sketado tre gravaj. La arta sketado ne estas nur [[sporto]], sed ankaŭ certa speco de [[arto]]. Kostumo estas tio la unua, kio ekinteresos la spektanton restante en lia memoro.
 
==Elementoj en arta sketado==
Kiel jam estis dirite, la arta sketado estas arta formigo de saltoj, paŝoj kaj piruetoj.
 
Al saltoj apartenas [[Salchow (salto)|Salchow]], [[Toeloop]], [[Rittberger (salto)|Rittberger]], [[Flip]], [[Lutz]] kaj [[Axel (salto)|Axel]], kiujn oni saltas kun unu, du, tri kaj eĉ kun kvar turniĝoj. Krom bazaj elementoj ([[salto]]j, [[paŝo]]j, [[pirueto]]j) apartenas ĉi tien ankaŭ diversaj kunigaj elementoj kiel [[pesilo]], [[arabesko]]j, [[luno]] ka.
 
Al elementoj tipaj por sportaj geopoj apartenas deĵetitaj kaj tvistaj saltoj, levigataj figuroj kaj [[mortospiralo]].
 
{{commons|Category:Ice skating}}
 
[[Kategorio:Arta sketado]]
[[Kategorio:Vintraj sportoj]]
 
[[cs:Krasobruslení]]
[[de:Eiskunstlauf]]
[[en:Figure skating]]
[[es:Patinaje artístico sobre hielo]]
[[et:Iluuisutamine]]
[[fi:Taitoluistelu]]
[[fr:Patinage artistique]]
[[it:Pattinaggio di figura]]
[[ja:フィギュアスケート]]
[[nl:Kunstschaatsen]]
[[pl:Łyżwiarstwo figurowe]]
[[sk:Krasokorčuľovanie]]
[[sv:Konståkning]]
[[th:สเก็ตลีลา]]