Verda Majo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
kor. lig.
Sibazyun (diskuto | kontribuoj)
pri la unua eldono de "Flustr' el Uragano"
Linio 19:
'''HASEGAWA Teru''', 長谷川 テル {{Prononco|hasegaŭa teru}} (naskiĝis la [[7-a de marto|7-an de marto]] [[1912]] – mortis la [[10-a de januaro|10-an de januaro]] [[1947]]), konata en Esperantujo per sia plumnomo '''Verda Majo''', naskiĝis en [[Japanio]], en [[Jamanaŝi prefektujo]]. En junio de [[1932]] ŝi eklernis [[Esperanto]]n. En la printempo de 1936, danke al Esperanto ŝi konatiĝis kun [[Liu Ren]], ĉina studento en [[Tokio]], kaj edziniĝis kun li en la aŭtuno de la sama jaro. Ŝi venis al [[Ŝanghajo]] en [[Ĉinio]] en la 19-a de aprilo 1937.
 
Nelonge post sia alveno al Ŝanghajo, Verda Majo faris kontakton kun [[Ĉina Proleta Esperantista Unio]] (ĈPEU). Ŝi partoprenis en ĉiuj aktivadoj de la [[Ŝanghaja Esperantista Ligo]] kaj kontribuis artikolojn al ''Ĉinio Hurlas'', informa bulteno de ĈPEU por eksterlandanoj, publikigita dum iu tempo ĉiun tagdekon. Komence de decembro en 1937, Verda Majo kaj Liu Ren atingis Kantonon kaj laboris en la Esperanta sekcio de [[Kantona Internacia Asocio]]. En julio 1938, ili venis al [[Wuhan]] kaj eklaboris en la Fako por Internacia Propagando de [[Kuomintang]]. Vintre de 1938, ili evakuis al [[Chongqing]] kaj tie kontribuis artikolojn al la duonmonata Esperanta periodaĵo ''Heroldo de Ĉinio''. Ŝiaj artikoloj aperis unu post la alia sur la paĝoj de la revuo ĝis la lasta numero de 1945. Somere de 1940 ili eklaboris en la Komisiono de Kultura Laboro kaj poste partoprenis en la redakta laboro de la gazeto ''Kontraŭatako'', eldonita de la [[Nordorienta Nacisava Asocio]]. En 1945, ili veturis al [[Harbin]] kaj funkciis en la Administracia Komitato de la [[Nordorienta Liberigita Regiono]] kiel komitatanoj respondecaj por redaktado kaj kontrolado. Poste ili translokiĝis al [[Jiamusi]] en nordoriento de ChinioĈinio.
 
En siatempa historia fono, la ago de Verda Majo sin oferi al la afero por liberigo de la ĉina popolo estis tre facile etiketita kiel faro de "naciperfidulino" kaj kaŭzis malfeliĉan kompromiton al ŝiaj familianoj. Verda Majo ne nur sin donis al la afero por liberigo de la ĉina popolo, forlasinte sian propran hejmlandon, sed ankaŭ edziniĝis al ĉino. En tiama Japanio, edziniĝo al ĉino estis rigardata kiel tre hontinda fiago. Laŭ verko de [[Ĵelezo]]: ''Ŝian edziniĝon al ĉino oni rigardis kun malestimo en tiama japana socio. Eĉ ŝia samlandano Kazi Wataru, kiu nomis sin revoluciulo, ne povis reteni sian sarkasmon koncerne ĉi tiun aferon, direktante al Verda Majo akrajn mokvortojn. Nenian subtenon ŝi trovis en la hejmo.''
Linio 34:
 
==Verkaro==
 
*'''Adiaŭo en malfrua printempo''' (Budapest)
*'''Historieto de japana literaturo''' (Osaka, 1952)
*'''En Ĉinio batalanta''' (Osaka, 1954)
*'''Flustr‘ el uragano''' (Librejo Pirato, Osaka 1975) - komentariita represo de la originalo en 1941 en Ĉinio
* [[Verkoj de Verda Majo]] (Beijing, 1982)