Cindra merkredo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: eu:Hausterre-egun
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
'''Merkredo de la cindroj''' estas la unua tago de la [[Kristanismo|Kristana]] [[fasto|fastsezono]] de [[Karesmo]]. Ĝi estas la kvardeka tago antaŭ [[Pasko]], la plej granda [[festo]] de la [[Kristana jaro]], nenombrante la [[dimanĉo]]j (ĉar ĉiu dimanĉo estas festo de la [[reviviĝo]] de [[Kristo]], kaj do ne povas esti [[festotago]]). Ĝi do ĉiam devas esti [[Merkredo]].
 
Ĝi nomiĝis ''Merkredo de la cindroj'' ĉar laŭ la [[liturgio|liturgia tradicio]] por tiu tago, la [[sacerdoto]] metas [[cindro]]jn sur la [[frunto]]n de la kredantoj, kaj diras al ili: "Konvertiĝu kaj kredu al la evangelio" (iam diradis "Memoras ke vi estas cindroj, kaj cindroj vi redevenos". Tiamaniere la [[sezono]] de Karesmo komencas kun rememoriĝo de nia [[morto]]--bonega kialo por la fasto kaj preĝedo de Karesmo, kiuj estas por la kredantoj preparoj por la morto, ĉar ili celas remeti la kredanto en la bona vojo kun [[Dio]].
 
La origino de la ceremonio kaj celebrado kunligas la memoron al penitenca disciplino de la unuaj kristanaj jarcentoj kiam en tiu tago la publikaj pekintoj nun petantaj la repacigon kun Dio kaj la eklezia komunumo ricevis cindrojn sur la kapo kaj komencis eĉ ekstere konduti laŭ pentofara [[penitenco]], por fine ricevis la repacigon dum la Sankta Semajno.