Libera ĵazo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: right|thumb|Dewey Redman (1931−2006) '''Libera ĵazo''' estas unuaflanke historia termino por harmonie libera improvizado e...
 
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[dosiero:Dewey-redman-sw1.jpg|right|thumb|Dewey Redman (1931−2006)]]
'''Libera ĵazo''' estas unuaflanke historia termino por harmonie libera [[improvizado (muziko)|improvizado]] en [[ĵazo]] ekde la 1960-aj jaroj. Aliaflanke ĝi estas modelo ĝis nun disradianta, kiu propponas la eblecon de libera disvolviĝo de ĉiam novaj formoj en ĵazo kaj trans ĵazo (ekzemple en [[intuitiva muziko]]). La termino mem povas konduki al miskomprenoj, ĉar libereco rilate la tradiciajn ludmanierojn nur limigite estas uzata kaj krom plena libereco je la formo (''liberforma ĵazo'') nepre ekzistas improvizaĵoj, kiuj baziĝas sur komponaĵoj kaj kompoziciecaj interkonsentoj pri strukturoj.
 
== Evoluo ==
La termino „libera ĵazo“ - en la anlga lingvo „free jazz – deduktiĝas de la sondisko Free Jazz: A Collective Improvisation, kiun [[Ornette Coleman]] en 1960 verkis kun duobla kvaropo (kun i. a. [[Don Cherry]], [[Eric Dolphy]] kaj [[Charlie Haden]]). La evoluo de libera ĵazo okazis en Usonon kaj malmulte poste ankaŭ en Eŭropo. Nekontestata estas la vojprepara influo de tiaj usonaj muzikistoj kiel [[John Coltrane]], Eric Dolphy, Ornette Coleman, [[Sun Ra]], [[Albert Ayler]], [[Pharoah Sanders]], [[Anthony Braxton]], [[Roscoe Mitchell]], [[Cecil Taylor]], [[Alice Coltrane]], [[Jeanne Lee]], [[Sonny Sharrock]] aŭ [[Rashied Ali]], kiuj ankaŭ laŭ nuntempa rigardo apartenas al la plej kreopovaj reprezentantoj de la frua libera ĵazo.
[[dosiero:Ornette-coleman 06N7116sw.jpg|left|thumb|[[Ornette Coleman]] dum la ĵazfestivalo je [[Moers]] en 2011]]
 
== Elstaraj albumoj de libera ĵazo el la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj ==