Alfred Ŝnitke: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
+eksterligilo
Neniu resumo de redakto
Linio 4:
 
Ŝnitke naskiĝis en [[Engels]], [[RSFSR]], [[Sovetunio]]. Li komencis sian muzikstudadon en [[Vieno]] en 1946. La komponisto priskribis tiun urbon: "Mi sentis, ke ĉiuj momentoj tie estis ĉeneroj de la historia ĉeno: ĉio estis multidimensia."
 
Biografiisto Aleksander Ivaŝkin rimarkas, ke en Vieno la juna Ŝnitke "enamiĝis al muziko, kiu estas parto de vivo, parto de historio kaj kulturo, parto de la ankoraŭ vivanta estinteco."
 
En 1948 la familio enloĝiĝis ĉe [[Moskvo]]. Ŝnitke finis sian gradan komponan lernadon ĉe la Moskva Konservatorio en 1961; ekde 1962 ĝis 1972, li tie estis instruisto. Post tio li aktive verkis filmomuzikon, komponante 70 verkojn dum 30 jaroj.
Linio 13 ⟶ 15:
== Verkoj ==
 
La fruaj komponaĵoj de Ŝnitke montrasmontris la fortan influon de [[Dmitri Ŝostakoviĉ]], sed kiam la itala komponisto [[Luigi Nono]] vizitis la Sovetunion, Ŝnitke ekinteresiĝis pri [[Seria muziko|seria muziko]], kiu videblas en lia verko ''Muziko por Fortepiano kaj Ĉambra Orĥestro''. Unufoje li skribis: "La celo de mia vivo estas unuigi seriozan muzikon kaj salonmuzikon, eĉ se, farante tion, mi rompos mian kolon."
 
Poste li kreis novan muzikstilon, "polistilismo", en kiu li kombinis muzikon de diversaj stiloj kaj epokoj. Tamen, plimalsaniĝante, Ŝnitke sian aŭdacan stilon grade forlasis por muziko pli trankvila.
 
Ŝnitke interalie verkis naŭ simfoniojn, kelkajn solo-verkojn, kaj multe da ĉambraj kaj ĥoraj komponaĵoj.