Heitor Villa-Lobos: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
ZéroBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: mwl:Heitor Villa-Lobos
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Heitor Vila-Lobos (c. 1922).jpg|thumb|fotita ĉ. 1922]]
'''Heitor Villa-Lobos''' (naskiĝis la [[5-a de marto|5-an de marto]] [[1887]] en [[Rio-de-Ĵanejro]], mortis la [[17-a de novembro|17-an de novembro]] [[1959]] en [[Rio-de-Ĵanejro]]) estas unu el la plej konata [[komponisto]] el [[Sudameriko]].
 
Li ricevis siajn unuajn lecionojn el sia patro, Raúl, kiu laboris ĉe la Nacia Libraro, en Rio de Ĵaneiro, kaj li estis bona muzikanto amatora. [[Raúl Villa-Lobos]] instruis sian filon ekde tre juna aĝo lerni [[violonĉelo]]n, uzante [[aldviolono]]n unue tiucele. Violonĉelo restis instrumento dumviva por Heitor. Tiu instrumento, kiun li studis tre serioze, aldone al [[gitaro]], kiun li lernis per si mem en la stratoj de Rio kaj poste li disvolvis sian klerigon pri ĝi ĝis supera nivelo studante la plej gravajn komponistojn disponeblajn ĉe gitara literaturo je la komenco de la jarcento. La amo de Villa-Lobos por ambaŭ instrumentoj igis lin verki multajn pecojn kun surprizantaj instrumentaroj. Kiam lia patro mortis en [[1899]], la patrino devis eduki lin kaj liajn gefratojn ŝi mem. Sed Villa-Lobos estis nekonstanta knabo, kaj li preferis kunhavi bohemian vivon ĉe popolaj muzikistoj ol ĉeesti kuracistajn studojn intencitajn por li. Kun tiuj popolaj muzikistoj li sukcesis praktiki arto improvizi akompanadon gitaran por melodioj kapricaj de [[choro]]. Dum li ĉeestis gitarajn lecionojn de najbaro, li devis kaŝi ĝin al patrino, kvankam ne pro tio li ne komponis por ĝi. La unuan verkon por gitaro estis ''Mazurkon en Re'' (1899) kaj ''Panqueca'' ([[1900]]). Lia patro lasis multvaloran libraron, kaj Villa-Lobos malkovris, ke li povis vendi kelkajn belajn librojn al librovendejoj po granda kvanto.