Gdynia: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 129:
 
1931 Ekzistis jam la rondo „Balta Stelo" en la kvartalo Gdynia-Grabówek (Gdinio-Grabuvek) kun sia sidejo en la Hotel Miejski (Urba Hotelo).
1932 De la 10-a ĝis la 30-a julio okazis la Esperanta kurso laŭ Cseh-metodo. Kurson gvidis prof. [[Mieczysław Sygnarski]] el Bidgoŝto / [[Bydgoszcz]] (legu: Bidgoŝĉ).
1933 En la „Pola Domo" okazis „Esperanta Renkontiĝo" al kiu venis esperantistoj de multaj polaj urboj.
1936 Aperis Esperanta gvidlibro „Pol-Pomerio" de K. Smagorzewski (legu: Smagoĵevski).
Linio 153:
1973 La 14-an de februaro en gdinia Esperanta klubejo okazis renkontiĝo kun kapitanino Teresa Remiszewska (legu: Remiŝevska) - esperantistino kaj velmaristino, kiu sole tranaĝis Atlantikon.
1979 Dum la tagoj 14-18-a de decembro oni aranĝis la „Tagojn de Zamenhof".
1985 Oni ligis rilatojn kun Esperanta Turista Oficejo „Esperantotur" en Bidgoŝto / [[Bydgoszcz]] (legu: Bidgoŝĉ). Esperantistoj nun povis veturi kaj partopreni en la mondaj E-kongresoj kaj en la internaciaj Esperantaj aranĝoj.
1987 Okaze de la solena 100-jara datreveno de Esperanto, oni plantis laŭ akcepto de la Urba Oficejo - jubilean Esperantan Kverkon sur la Kamienna Góra (Ŝtona Monto). En solenaĵo partoprenis pli ol 120 eksterlandaj gastoj, kiuj direktiĝis al la 72a Universala Kongreso de Esperanto en Varsovio. Poste la kverko estis detruita kaj ĝian replanton trafis la simila sorto.
1987 - 1991 Esperanton instruis en la Junulara Domo de Kulturo Daniela Emler. Ŝi kunlaboris ankaŭ kun trupo de la Antikva Muziko „Euterpe" (Eŭterpo). Ĉi tiu trupo trifoje gajnis 2-an premion en la Tutpola Konkurso de Esperanta Poezio en Bidgoŝto / Bydgoszcz (legu: Bidgoŝĉ).