Urbano la 5-a: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
ArthurBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.6.3) (robota aldono de: simple:Pope Urban V
eNeniu resumo de redakto
Linio 4:
== Kultura kaj karaktera formado de Urbano la 5-a ==
 
Li monaĥiĝis en benediktana medio; studis teologion kaj kanonan juron en [[Tuluzo]], [[Avinjono]], [[Parizo]] kaj [[Montpellier]], kie doktoriĝis je kanona juro en 1342. Post instruado pri kanona juro, en 1352 estis levita abato de [[Sankta Germajn d’Aŭerre]] kaj en 1362 kaj prioro de Sankta Viktoro en [[Marsejlo]] kaj estis elektita, lianescie, papo la 22an de septembro en 1362 dum diplomatie misias en [[Napolo]]. Tiam li estis invitita urĝe reveni al Avinjono tutsekrete pro timo, ke la itala popolo informiĝu pri lia leviĝo al papado kaj bloku lian translokiĝon al Avinjono en Francio.
 
La elekto de la [[konklavo]] adresiĝis al li ĉar, ne sukcesinte akordiĝi sur unika kandidato, oni decidis retreti al personulo ekstera kardinala kolegio. Urbano restis benediktana monaĥo ankaŭ en papaj vestoj kaj oficoj: aŭstera, sobra kaj sincere religia, ĝis rezigni la kutiman pompon kiu akompanis de ĉiam la novan enpapadon. Li ŝatis literaturon kaj ĝenerale kulturon ĝis defendi kaj iniciati Universitaton, fariĝante fakte protektanto de studentoj. Li riĉigis la Avinjonan bibliotekon akirigante preciozajn volumojn.