Stanley Sadie: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: '''Stanley John Sadie''', CBE (naskiĝis la 30-an de oktobro 1930 en Londono; mortis la 31-an de marto 2005 en Cossington, [[Somers...
 
e majuskligo de "Sadie"
Linio 1:
'''Stanley John SadieSADIE''', [[Ordeno de Brita imperio|CBE]] (naskiĝis la [[30-an de oktobro]] [[1930]] en [[Londono]]; mortis la [[31-an de marto]] [[2005]] en [[Cossington]], [[Somerset]]) estis grava [[Britujo|brita]] [[muzikscienco|muziksciencisto]], muzikkritikisto kaj redaktoro. Sadie doktoriĝis en 1958 ĉe la [[Universitato de Kembriĝo]]. Lia Doktoriĝo havas la titolon «The British Chamber Music 1720-1790» (''La Brita Ĉambra Muziko 1720-1790'').
 
Sadie estis profesoro ĉe la Trinity College of Music en Londono de 1957 ĝis 1965. Ekde 1964 li laboris ĝis 1981 por la ĵurnalo [[The Times]] kiel muzika kritikisto kaj de 1967 ĝis 1987 kiel kuneldonisto de la magazino ''The Musical Times''. Sed lia plej grava okupo estis la eldonado de la sesa eldono de la ''Grove Dictionary of Music and Musicians'', origine publikigita de George Groove, en la jaro 1980. Sadie tralaboris la verkon, pluigis ĝin aldoninte al la 9 jam ekzistintaj ankaŭ 11 novajn volumojn, kaj donis al ĝi la adician titolon ''The New'', do ĝi nun nomiĝis ''The New Grove Dictionary of Music and Musicians''. La sepa eldono, kiun li ankaŭ redaktis, nun kun 29 volumoj, estis publikigita en la jaro 2001. La Grove Dictionary estas hodiaŭ laŭ la ĝenerala opinio la plej grava [[enciklopedio]] de la muzikscienco.