Eŭska lingvo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: be-x-old:Басконская мова
Linio 51:
Lingvistoj ne konsentas pri ĝia origino. Oni eĉ postulis, ke ĝi estis la antaŭ[[babelturo|babela]] lingvo, parolita en [[Edeno]]. Pli modernaj hipotezoj ligis ĝin al iu el [[Kaŭkazia lingvaro|kaŭkaziaj lingvoj]] aŭ al la [[Ibera lingvo]]. Kvankam lingvistoj kapablas legi sed ne kompreni la Iberan, ili rimarkis kelkajn trajtojn kaj radikojn similajn, sed ne certas, ĉu la kaŭzo estas parenceco aŭ najbareco.
 
Ankaŭ kartveloj nomas sin "iberoj" kaj opinias ke [[kartvela]] kaj eŭska lingvoj estas parencaj, kun komuna origino en norda parto de Afriko antaŭ kelkmil jaroj. Malgraŭ klopodoj neniam eblis trovi verajn paralelojn inter la kartvela kaj la eŭska, escepte hazardaj kiel la uzado de [[ergativo|ergativaj]] konstruaĵoj.
 
Certe estas, ke la eŭska lingvo estis antaŭe parolata pli vaste; multaj nomoj de homoj en antikva [[Akvitanio]] registritaj de la [[Romio|Romianoj]] estas tradukeblaj per eŭska etimologio. Laŭ unu teorio, la praeŭska estis parolata plurloke en Eŭropo antaŭ la alveno de la hindeŭropaj lingvoj.