Marie Hankel: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 11:
* '''La simbolo de l' amo''' / Marie Hankel. En: Unuaj Internaciaj Floraj Ludoj: Barcelono, Septembro [[1909]]; p. [3]
 
<div style="font-family:serif;"><blockquote><poem>
La simbolo de l' amo
La simbolo de l' amo
Rozujo sovaĝa, simbolo de l' amo,
En vintro vi staras sen ia ornamo!
En kampo vi nuda ĉagrenas dezerte,
Rozujo, malvarmo mortigos vin certe.
Mallaŭte tre dolĉa voĉeto elsonas:
„Silentu, silentu, mi dormon bezonas,
Min nutras denove patrino la tero.
Trankvile atendas mi ĝis la somero.“
Dormantan rozujon printempo vekigis,
Somero ĝin riĉe kaj bele florigis.
Ho, donu al mi nun kroneton belfloran,
Girlandan, balancan kaj brile koloran!
„Ne tuŝu, ne ŝiru floraron, la mian.
Mi pikos, mi vundos la manon, la vian,
Pro amo mi miajn floretojn defendos,
Pro amo mi miajn pikilojn forsendos.“
Al vento ĝi florofoliojn oferis,
Aŭtune la fruktoj fiere aperis:
Rozujo, simbolo de l' amo vi estas,
Trankvila, alloga, kuraĝa vi estas.
</poem></blockquote></div>
 
* '''Sableroj''' / de Marie Hankel. [[Leipzig]]: Germana Esperanto-Librejo, [[1911]], 91 p. : muziknotoj. - (Internacia Librotrezoro 2-4)