Litova mitologio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.2) (robota modifo de: es:Mitología lituana; cosmetic changes
e gramatiko
Linio 1:
[[Dosiero:Lithuania Rambynas hill.jpg|thumb|400px|<center>nekristana mitologie kulta oferoŝtono kaj altaro sur la monteto [[Rambynas]]]]
La '''litova mitologio''' estas la prakristana [[mitologio]] kun tradiciaj [[mito|mitaj]] rakontoj, [[rito]]j kaj religiaj simboloj de la parolantoj de la [[litova lingvo]] en [[Baltio]]. Relative grandaj similecoj – jam pro simileco de la etnaj lingvoj kaj kulturaj tradicioj - ekzistas al la [[latva mitologio|latva]] kaj la [[praprusa mitologio]]j, tialtiel ke ofte oni grupigas la mitologiajn rakontojn, ritojn kaj simbolojn de la tri [[balta lingvaro|baltabaltaj lingvoj]] kategoriige kiel "[[balta mitologio]]". Certa similecoj ankaŭ ekzistas kun la diversaj variaĵoj de la [[slava mitologio]], malpli fortaj kun la kulture pli foraj [[ĝermana mitologio|ĝermana]] kaj [[kelta mitologio]]j.
 
== Historio de la scienca esploro pri la litova mitologio ==
 
=== Fontoj ===
Oficiale la kristaniĝo de la litova popolo okazis dum la jaro [[1387]], tiu de la litovoj en la marborda regiono [[Ĵemajtio]] eĉ nur dum [[1413]]. La litovoj do – post la hungaroj – estis la lasta eŭropa popolo konvertigitaj al kristanismo, post kiam dum pli ol jarcento aparte la [[ordeno de germanaj kavaliroj]] ĉiujare armee atakis la [[Granda Duklando Litovio|Grandan Duklandon Litovio]] kaj tre premis la litovan regnon, sen sukcesi konkeri ĝin aŭ perglave "kristanigi" la rezistan tribaron. Antaŭe la kavalira ordeno tamen jes ja sukcesis konkeri la teritorion de la same balta popolo de [[praprusoj]] sudokcidente de Litovio, provis kaj ene de 80 jaroj de forta loka rezisto ankaŭ sukcesis genocide neniigi tiun popolon, tiel ke la germanaj konkerintoj iĝis daŭraj najbaroj de la litovoj. Dum la jaro [[1387]] la litova grandduko [[Jogaila]] ordonis la kristanigon de siaj ŝtatanoj, por malfermi la politikan vojon al pli forta alianco kun la najbara kristana regno [[Pollando]]. La civitanaro tre malvolonte akceptis tiun kristanigon, kaj ankoraŭ el la 18-a jarcento ekzistas pruvoj pri adoro de la antikvaj prakristanaj litovaj kultoj.
 
Restoj de la litova mitologio konserviĝis en la popolaj kutimoj, kantaro kaj en multaj tradiciaj mitaj rakontoj. Konkretaj skribaj fontoj pri la litova mitologio tamen nur ekzistas tre malamplekse kaj parte el tempoj jarcentojn post la oficiale kristaniga jaro [[1387]]. Inter la plej fruaj skribaj fontoj kalkuliĝas la "Livonia Kroniko" de ''Heinrich der Lette'' (Henriko la latvo) de la jaroj [[1225]] ĝis [[1227]], la "Livonia Rima Kroniko" ([[germane]] ''Livländische Reimchronik'', de [[1290]] ĝis [[1296]], vojaĝoraportoj de ''Wiegand von Marburg'' kaj la kroniko de la ordena pastro ''Peter von Dusburg'' ([[1326]]). Du jarcentojn pli poste la kroniko de la dominikana monaĥo ''Simon Grunau'' (1519-1529), ekleziaj ordonoj pri malpermesoj de "paganaj kultaĵoj" kaj raportoj de la [[jezuitoj]] liveras pli detalajn informojn.
 
Dum la [[19-a jarcento]] diversaj engaĝitaj etnologoj, kiuj profesie ofte estas lernejaj instruistoj, pastroj kaj kuracistoj, komencas kolekti rakontojn pri eroj de la antikva litova mitologio. Tamen ĝis tiam la plejparto de la parolantoj de la [[litova lingvo]] - post fine 500 jaroj da kristana persekuto de la prakristanaj ritoj kaj mitoj – ne plu praktikis la antikvan religion kaj forgesis multon el la tradicioj, kaj la kantistoj de la tradiciaj popolaj kantoj (la ''dainos'') samkiel la rakontantoj de popolaj legendoj kaj fabeloj plejparte ne plu aŭ nur tre malkomplete komprenis la signifon de la rakontaĵoj. La de etnologoj kolektitaj popolaj kantoj kaj rakontoj sen klarigoj estas la kruda materialo por rekonstruo de la antikva mitologio. Grava fonto estas la religia [[leksiko]], la analizo de propraj nomoj de dioj kaj mitologiaj estaĵoj aplike de etimologia, historie kompara lingvistiko.
 
=== Esploro ===
Pli postajPostaj fontoj – de ekde la [[16-a jarcento]] - jam konsiderendas provoj de rekonstruo de la perdiĝanta antikva mitaro, en kiuj la litovaj mitologiaj propraĵoj parte kompeniĝis analogie al la klasika [[greka mitologio|klasika mitologio]] de [[antikva Grekio]], al kiu la litova mitologio kompreneble ne havas rektan ligon. Ekzemple por tia iom "grekigita" verko estas la verko "De diis Samagitarum..." (pri la dioj de la [[Ĵemajtio|Ĵemajtianoj]]) de ''Jan Lasicki'' el la jaro 1582.
 
La unuan ampleksan rekonstruon komence de la 19-a jarcento verkis la pollingva litova historiisto Teodoras Narbutas. Du pliaj modernaj rekonstruoj de [[Marija Gimbutas]] kaj [[Algirdas Julien Greimas]] internacie konatiĝis, dum la verkoj de ''Norbertas Vėlius, ''Gintaras Beresnevičius'' kaj ''Vladimir Toporov'' apenaŭ diskoniĝis. La rekonstrua metodaro tamen estas problema, kaj neniu provo ĝis nun atingis plenan aprobon de la historiistoj.
Linio 19:
 
=== Rekonstruoj de la mitologio ===
Laŭ [[Marija Gimbutas]] la fundamenta strukturo de la litova mitologio baziĝis sur [[Matriarkeco|matriarka]] sistemo de diinoj, kiuj reprezentis diversajn aspektojn de la naturo – ekzemple ĉielo, tero, luno, akvo, luno ktp. La pli posta evoluo direktiĝis al [[patriarkeco]], tiel ke multaj diinoj perdis sian potencon kaj konatecon. La tagan kaj noktan ĉielon reprezentis la dioj ''Dievas'' (luma, taga dio) kaj ''Vėlinės'' (dio de la nokto kaj la regno de la mortintoj).
 
== Periodoj de la litova mitologio ==
Linio 28:
La tria periodo komenciĝis fine de la [[16-a jarcento]] per la kreskanta influo de la [[kristanismo]] kaj la intensa kristaniga [[kristanigo|misiado]] pere de la katolikaj [[jezuitoj]] precipe el Pollando kaj de [[luteranismo|luteranaj]] predikantoj precipe el [[Orienta Prusio]]. La kristanaj misiistoj komprenis, ke la antaŭa simpla detruo de prakristanaj kultejoj, la malpermeso kaj "diabligo" de prakristanaj tradicioj ne rompis, sed male vekis iuspecan reziston de la popolanoj kontraŭ la perforta kristanigo. Ekde nun ruzaj misiistoj klopodis instrumentigi elementojn de la tradicia prakristana religio por kristanigaj celoj, kaj intermiksis originajn nekristanajn kaj aldonitajn kristanajn elementojn.
 
La kvara periodo de la litova mitologio komenciĝis dum la [[19-a jarcento]], kiam ne nur la eduka elito, sed ankaŭ plejparto de la civitanaro komencis interesiĝi pri la antikva mitaro, spite al tio ke la ekse potenca mezepoka litova regno estis konkerita de la [[Rusia Imperio]] kaj fine de la jarcento eĉ entute literaturo en la [[litova lingvo]] estis malpermesita en la okupita Litovio (vidu la artikolon pri la kulturakulturaj kontrabandistoj [[Knygnešiai]]). La legendoj kaj rakontoj de tiu periodo ofte montriĝis pripensoj de pli fruaj mitoj, ne kiel realaj, sed kiel enigmigitaj perceptoj de la magia pasinto. Tiuj rakontoj koncentriĝas pri moralaj problemoj kaj pri heroa vido de la pasinteco, kaj unuopaj herooj ofte eĉ ne havas propran nomon, sed nur nomiĝas "gvidanto", "kuraĝa junulo" aŭ "reganto".
 
== Vidu ankaŭ ==
* la artikolon pri la antikva prakristana sanktejo [[Romuva]] kaj la samnoma [[Romuva (kulto)|moderna litova mitologia kulto]].
* Du gravaj mitologiaj legendoj de la litova kulturo, ambaŭ lokigitalokigitaj en la marborda regiono de Palanga, estas "[[Jūratė kaj Kastytis]]" kaj "[[Eglė, la reĝino de serpentoj]]".
 
[[Kategorio:Litova mitologio| ]]