Charles Wesley: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: id:Charles Wesley
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Charles Wesley.jpg|right]]
'''Charles WesleyWESLEY''' [ĉaalz ŭezli] ([[18-a de decembro]] [[1707]] - [[29-a de marto]] [[1788]]) estis kunfondinto, grava frua gvidanto, kaj la ĉefa kantoverkisto de la [[Metodismo|metodisma movado]] en 18-a-jarcenta [[anglikanismo]]. Li estis pli juna frato de [[John Wesley]], kaj intime kunlaboris kun sia frato, kvankam ili ne ĉiam plene akordis pri doktrinaj kaj politikaj demandoj.
 
Charles Wesley estas memorata nuntempe ĉefe pro siaj himnoj. Li verkis pli ol 6000 himnajn tekstojn. El tiu nombrego, ĉ. 150 ankoraŭ troviĝas en aktualaj himnaroj (plej multenombre en la kantaroj de la britaj metodistoj); kaj eble deko el ili trovis lokon en la kerna kantaro de la monda kristanismo, komune kantate de ĉiuj konfesioj en multaj lingvoj kaj landoj. Tri estas en ''[[ADORU - Ekumena Diserva Libro|Adoru]]''.