Jorge Isaacs: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Gobonobo (diskuto | kontribuoj)
e Aldonis bildon per http://toolserver.org/~emijrp/imagesforbio/
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
[[Literaturo]] > [[Hispanlingva literaturo]] > Jorge ISAACS
----
'''Jorge ISAACS''' [ĤORĥe isaAks] ([[1837]]-[[1895]]), [[Kolombio|kolombia]] verkisto kies famo ŝuldiĝas al malgranda volumo de poemoj, ''Poezioj'' ([[1864]]), kaj al unu sola romano, [http://eo.wikibooks.org/wiki/Maria [María]] ([[1867]]), kiu havis tujan sukceson kaj fariĝis la romano plej populara, imitita kaj legita de multaj [[Latinameriko|latinamerikanoj]], nur superita, laŭ la kritikistoj, de ''Cent jaroj de Soleco'' de [[Gabriel García Márquez]].
 
Isaac estis ido de riĉa familio jud-brita kiu transloĝiĝis el [[Jamajko]] al propraĵo en la provinco [[Valo de Kaŭko]], proksime de [[Kalio (Cali)|Kalio]], kie li naskiĝis. Studojn en [[Bogoto]] kaj, anstataŭ sekvi kuracistan karieron, kiel li planis, li enviciĝis en la [[Armeo]] por batali en la milito de [[Kaŭko]] ([[1860]]-[[1863]]), [[civila milito]] kiu detruis la propraĵojn de la familio kaj forigis lin de liaj riĉaĵoj. Malriĉiĝinte, Isaacs transloĝiĝis al Bogoto kun la celo sin dediĉi al literaturo. Lia unua kolekto de poemoj havis grandan sukceson, same kiel [http://eo.wikibooks.org/wiki/Maria Maria[María]], lirika sentimentala romano kaj lia plej bona verko, kiu rikoltis spektaklan sukceson. Antaŭ la fino de la 19-a jarcento, la verko havis 50 eldonojn.
 
Isaacs estis nekapabla ripeti la sukceson de tiu ĉi lia unua romano, malgraŭ ke li daŭre provadis. Li alternis la literaturon kun kelkaj postenoj ene de la burokrata medio, kaj estis konsulo de sia lando en [[Ĉilio]]. Tamen, oni ade malpermesis al li la eblecon rehavigi al si la familian riĉecon kaj en 1895 li mortis en [[Ibageo]], [[Tolimo]], meze de la malriĉeco.
 
==Aperis en Esperanto==
*''[http://eo.wikisource.org/wiki/Maria Maria]'', tradukita de [[Ruben' Torres]].
 
{{projektoj|aŭtoro:Jorge Isaacs}}
 
[[Kategorio:Hispanlingva literaturo|Isaacs, Jorge]]