Ignaz Semmelweis: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.6.4) (robota aldono de: eu:Ignaz Semmelweis
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto: af:Ignaz Semmelweis estas artikolo elstara; cosmetic changes
Linio 1:
[[imageDosiero:Ignaz Semmelweis.jpg|right|250px|thumb|Ignaz Semmelweis]]
'''Ignaz''' Philipp '''SEMMELWEIS''' [ignac filip semlvajs] (naskiĝis la [[1-a de julio|1-an de julio]], [[1818]], mortis la [[13-a de aŭgusto|13-an de aŭgusto]], [[1865]]) estis [[Hungario|hungara]] [[kuracisto]].
 
Li naskiĝis en Buda (nuntempe: [[Budapeŝto]]), studis medicinon kaj doktoriĝis en la jaro [[1844]] en [[Vieno]]. Poste li eklaboris en akuŝa sekcio de Viena hospitalo. Tie li rimarkis, ke en la sekcio, kie medicinstudentoj laboris, pli da pacientinoj malsaniĝis de la [[puerpera febro]] ol en la alia sekcio, kie estontaj akuŝistinoj lernis sian fakon. Serĉante la kaŭzon de tiu ĉi – plej ofte mortiga – malsano, li ekzamenis la virinojn pli zorgeme, sed la kvanto de malsaniĝoj eĉ altiĝis.
 
Nur post kiam la jur-medicinisto Jakob KOLLETSCHKA ([[1803]] - [[1847]]), al kiu li havis amikajn rilatojn, dum [[nekropsio]] vundiĝis per la [[skalpelo]] kaj mortis malmultajn tagojn poste de sangotoksiĝo, Semmelweis pensis nun koni la kaŭzon de la puerpera febro: La studentoj pri medicino laboris en la anatomia sekcio kaj sekcis tie mortintojn. Per ne-lavitaj kaj ne-desinfektitaj manoj ili poste ekzamenis naskantajn virinojn kaj transdonis amason da [[ptomaino]].
 
Semmelweis ekde tiam instrukciis al siaj studentoj, desinfekti la manojn per klorkalko, kaj vere la morteco de akuŝintinoj malkreskis de 12,3% al 2–32–3%. Kiam foje tamen 12 virinoj malsaniĝis samtempe, li eltrovis, ke ankaŭ vivantaj personoj povas kaŭzi la puerperan febron: Unu kun-pacientino suferis je infektita utera kancero kaj transdonis la malsanon. Semmelweis tiam ordonis desinfekti la manojn antaŭ '''ĉiu ajn''' ekzameno kaj sukcesis malaltigi la mortecon al 1,3%: Tiu kvanto eĉ estis pli malalta ol tiu de la alia akuŝa sekcio.
 
Malgraŭ tiu ĉi sukceso lia laboro dum longa tempo ne estis agnoskata. La studentoj kredis tiel striktan (kaj malagrablan) desinfekton ne-necesa kaj la kuracistoj rifuzis kredi, ke ili mem kaŭzis la malsanon, kiun ili volis kuraci. Pro intrigo de sia ĉefo, kiu sentis sin malatentata, Semmelweis en la jaro [[1849]] eĉ devis forlasi la klinikon.
Linio 26:
[[Kategorio:Mortintoj en 1865|Semmelweis, Ignaz]]
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1818|Semmelweis, Ignaz]]
 
{{LigoElstara|af}}
 
[[af:Ignaz Semmelweis]]