Toro (mitologio): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: mk:Тор (митологија)
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto: eu:Thor estas artikolo elstara; cosmetic changes
Linio 4:
Li estis la plej kultata dio en la [[ĝermanoj|ĝermanaj triboj]] almenaŭ ekde la unuaj registroj skribitaj ĝis la lastaj ekzistoj de la ĝermana paganismo en la malfrua vikinga epoko. La plejmulto el la ĝermanaj mitoj mencias lin aŭ baziĝas sur liaj heroaĵoj kaj en la rakontoj de la [[Edda]] li plenumas la rolon de protektanto de [[Midgard]], la mondo de la homoj.<ref> Die geistige Welt der Germanen</ref>
 
Lia armilo estas la forĵetebla [[militmartelo]], nomata [[Mjolnir]], el kiuj la nordianoj faris replikaĵojn en miniaturo kiel amuleto kiuj poste iĝis defiaj simboloj de la paganaj nordianoj dum la [[ĝermana kristanismo|kristanigo de Skandinavio]].<ref name=Turville>''Myth and Religion of the North: The Religion of Ancient Scandinavia'', Gabriel Turville-Petre, Greenwood Press, 1975, 340 p, ISBN 978-08371742040-8371-7420-4</ref>
En la [[ĝermana lingvaro|ĝermanaj lingvoj]], Toro donis sian nomon al la ĵaŭdo, same kiel Jupitero en la latinidaj lingvoj (angle ''Thursday'', nederlande ''Donderdag'', germane ''Donnerstag'', svede ''torsdag'' ktp).
 
== Etimologio kaj originoj ==
[[dosieroDosiero:Ring16.jpg|eta|230px|[[Toro]] en bildo de la 19-a jarcento]]
=== Etimologio ===
La nomo de la dio estas ''Þórr'' en [[norena lingvo]], ''Þunor'' en la [[anglosaksa lingvo|anglosaksa]], ''Thunaer'' en [[malnovsaksa lingvo]], ''Donar'' en [[malnovnederlanda lingvo]] kaj [[malnovaltgermana lingvo]] kaj ''þunraR'' en [[praskandinava lingvo]].<ref> Altnordisches Etymologisches Wörterbuch</ref><ref>Etymologisches Wörterbuch der deutschen Sprache</ref>
Linio 25:
La ideo pri dio de la ĉielo kaj la ŝtormo kun forĵetebla armilo tia kia militmartelo de Toro kaj kun ĉaro estas antikva bildo de dio. La [[hititoj|hitita]] dio [[Teŝubo]] estas tre simile reprezentita, sed kun hakilo kaj la hindua dio [[Indro]] ankaŭ posedas ĉaron kaj lia ĉefa armilo estas la fulmoj. Eĉ nuntempe en [[Asturio]], la mitologia rolulo [[Nuberu]] estas priskribita kiel unuokula longbarba maljunulo, kiu kreas la ŝtormojn sur ĉaro stirita de lupoj.
 
En multaj skandinavaj pentraĵoj sur rokoj kaj morttabuloj troviĝas malinaj figuroj levante martelojn aŭ hakilojn kaj en kelkaj kazoj ankaŭ [[labriso]], kelkfoje en [[falismo|falismaj]] reprezentaĵoj (''e.g.'' la [[tumbo de Kiviko]]), kio povas esti interpretita kiel potencsimbolo. La martelo de Toro en la norda areo de [[Germanio]] kaj la bastono de Donar en la sudo aldoniĝis dum la malfrua paganismo, posta al la [[petroglifo]]j, amuleto de [[fekundeco]], specife ina.<ref>Götter und Mythen der Germanen</ref>
 
Aliaj paraleloj al la mitoj de Hindo estas la batalo de la tondrodio kun serpentoj aŭ drakoj. En la kazo de Toro batalante kontraŭ la [[Jörmungandr|serpento de Midgard]], por la grekoj ekzistas la analogaj kazoj kiel la lukto de [[Apolo]] kontraŭ [[Pitono (mitologio)|Pitono]], [[Heraklo]] kontraŭ la [[hidro (mitologio)|Hidro de Lerno]], en la hitita mitologio la dio [[Teŝubo]] kaj la drakserpento [[Ilujanko]], kaj en la [[hindua mitologio]] la lukto de la dio [[Indro]] kontraŭ la drako [[Vritro]] laŭ la rakonto de ''[[Rigvedo]]''. La mito pri la lukto kontraŭ la serpento estas karakterizaĵo de ĉiuj ĉi kulturoj, kiel simbolo de batalo en la reganta regiono.<ref>Siegfried, Arminius und die Symbolik</ref>
Linio 32:
 
==== Malfrua paganismo ====
La ideo pri Toro inter la ĝermanaj popoloj estis samforma, sed kun la paso de la tempo ekzistis multaj evoluoj kaj ŝanĝiĝoj, ''e.g'' en sia pozicio kaj rango, ĉefe inter la [[romio|romia periodo]], la [[elorienteŭropaj popolmigradoj|periodo de la grandaj migradoj]] kaj la [[vikinga erao]].<ref>Altgermanische Religionsgeschichte</ref>
Odino okupas la plejan pozicion ene de la nordĝermana diaro, anstataŭante la antikvan dio de la ĉielo [[Tyr]], pro kio Toro troviĝas en malsupra nivelo en la hierarkio, lamenaŭ la tio kion rakontas en la skaldaj poemoj. Tamen, Toro estis la ĉefa dio kultata de la kamparanoj. Li havis templojn, sanktajn arbarojn kaj multaj toponimioj ankoraŭ ekzistantaj plejparte en Norvegio, Svedio, Islando kaj Anglio temas iasence pri li. La bildigo de Onido kiel pleja dio estis ofta precipe inter la nobeluloj kaj konsekvence tio estis reliefigita en la poemoj de la [[skaldo]]j, kio havis grandan eĥon en la ''Eddoj'', skribitaj en la [[13-a jarcento]]. Ĉar la kristanigo de la ĝermanaj popoloj kaj triboj okazis samtempe kun detruado de ĉia paganaĵo, estis konservita malmulte da informo pri la dio. La plej granda informfonto pri Toro troviĝas en la islandaj sagaoj kaj la ''Eddoj'', tamen multaj el ili havas kristanajn influojn.<ref> Götter und Kulte der Germanen</ref>
 
== Karakterizaĵoj ==
[[dosieroDosiero:Processed SAM thorr.jpg|thumb|200px|Toro kun sia martelo, [[Mjolnir]] kaj fortzono, [[Megingjörð]], en islanda manskribaĵo de la [[18-a jarcento]].]]
Toro havis grandan influon en vasta areo kiu estis i.a. kontroli la klimaton kaj la rikoltojn ĝis la konsekrado, justeco, protektado kaj bataloj. Tial, en multaj okazoj li estis konsiderita kiel unu supera dio. La plej evidenta atributo de la dio estas lia militema aspekto, granda nombro de mitoj priskribas lin enirante en militon kun sia militmartelo inter hordeoj de gigantoj. Tamen, Toro en la militema rolo plenumas la protektadon, male al Odino kiu vokis siajn sekvantojn al la batalo por la morto kaj la gloro, tial Toro ricevis pli vastan kultadon inter la plej pacaj komunumoj de kamparanoj kaj manfarantoj.
Por la islandanoj Toro estis la patrono de la leĝo, kaj la [[þing]] malfermiĝis ĉiujaŭde en lia honoro kaj la dio estis alvokata en la plimulto de la ĵuraĵoj.
 
Linio 49:
Krome, la dio ankaŭ havas duonfilon nomata [[Ullr]] kiu estas filo de Sif kaj pri kies patro ne aperas mencio.<ref> http://www.cybersamurai.net/Mythology/nordic_gods/LegendsSagas/Edda/ProseEdda/SkaldskaparmalXXI-XXX.htm#skald21| Skáldskaparmál </ref>
 
En la enkonduko de la [[evemerismo|evemerisma]] ''[[proza Edda|Proza Eddo]]'' ankaŭ estas indikata ke li havas filon kun Sif, nomata Lóriði, kaj estas menciataj dek-sep generacioj kaj posteuloj; sed ĉi tiu enkonduko estas apokrifa kaj ĝi celis doni eblan eksplikon pri la adorado de la [[Azoj]] , ekde kristana vidpunkto.<ref>http://www.sacred-texts.com/neu/pre/pre02.htm| Introducción de Arthur Gilchrist Brodeur </ref>
 
== Posedaĵoj ==
=== Mjolnir ===
[[dosieroDosiero:Mjollnir.png|thumb|150px|right|Bildo de arĝenta martelo plakita per oro trovita en Bredsätra, [[Öland]], [[Svedio]].]]
La plej reprezentiga objekto de Toro estas la mallongtenila [[militmartelo]], nomata [[Mjolnir]], kreata de la nanoj [[Sindri]] kaj [[Brokk]]. Ĝi neniam maltrafas la celon kaj post la forĵetado ĉiam revenas al la menoj de sia posedanto, krome ĝi povas malgrandiĝi kaj diskrete esti portita en la vestaĵo kaj ankaŭ povas esti uzata por ĵeti fulmojn. Por levi la martelon, Toro uzas zonon kiu plifortigas lian forton, nomata [[Megingjörð]], kaj specialaj gantoj el fero.<ref> http://www.cybersamurai.net/Mythology/nordic_gods/LegendsSagas/Edda/ProseEdda/GylfaginningXI-XXX.htm#gylf21 |Gylfaginning, ĉapitro 21</ref> Mjolnir estas lia ĉefa armilo kiam li batalas kontraŭ la [[jotunoj|gigantoj]], kaj ĝi estas konsiderata de la dioj kiel la plej mirinda el la laboraĵoj de la nanoj kaj la plej potenca armilo kiun la dioj posedas en sia defendo kontraŭ la fortoj de [[Jötunheim]].<ref >http://www.cybersamurai.net/Mythology/nordic_gods/LegendsSagas/Edda/ProseEdda/SkaldskaparmalXLI-L.htm#skald43| Skáldskaparmál, ĉapitro 43 </ref> La martelo iĝis simbolo de la dio kaj amuleto kaj ornamaĵo tre populara dum la [[vikinga erao]] kaj ikono de la nordĝermana paganismo.
 
=== Ĉaro ===
Toro vojaĝas per ĉaro stirata de la magiaj [[Capra aegagrus hircus|kaproj]] nomataj [[Tanngrisnir kaj Tanngnjóstr]]. Kurioze ili povis esti kuiritaj de Toro kaj poste se li bezonis daŭrigi la vojaĝon, li kovris la ostojn per la haŭto kaj uzis la revivigan potencon de sia martelo por doni la vivon al ili. Iam, kiam li petis gastigadon en la kabano de kamparanoj por tranokti, li kuiris la kaprojn kaj unu el la filoj de la familio, nomata [[Þjálfi]], rompis unu el la ostoj, kaj kiam Toro redonis la vivon al ili sekvamatene, li rimarkis ke unu el ili lamis. La kolero de Toro estis grandega kaj por solvi la problemon [[Þjálfi]] kaj sia fratino [[Röskva]] iĝis liaj servantoj kaj akompanis lin en multaj liaj vojaĝoj.<ref> http://www.cybersamurai.net/Mythology/nordic_gods/LegendsSagas/Edda/ProseEdda/GylfaginninĝLI-LIV.htm#gylf44 | Gylfaginning, ĉapitro 44 </ref> La [[skalda poezio|skalda poemo]] ''[[Haustlöng]]'' rakontas ke la tero estis skuita kaj la montaroj disfendiĝis kiam Toro vojaĝis per sia ĉaro.<ref> http://www.geocities.com/igdrasilas/haustlong.htm | Haustlöng, strofoj 6 kaj 67 </ref>
 
=== Bilskirnir ===
Linio 63:
 
== Nomoj ==
Toro (Þórr) estas menciata per diversaj nomoj en la [[norenlingva poezio]], kiel estis kutimo laŭ la uzo de [[keningo]]j de la [[skaldo]]j.
 
En ''[[Nafnaþulur]]'', kolektaĵo de keningoj, ekzistas strofo kiu enhavas nomliston por la dio.
Linio 91:
|}
 
El ĉi tiuj nomoj ''Atli'' signifas "La terura", ''Ásabragr'' "Princo de la dioj", ''Ennilangr'' "La fruntampleksa", ''Björn'' "Urso", ''Harðvéorr'' "La forta arkpafisto", ''Sönnungr'' "La vera", ''Véoðr'' "La protektino de la sanktaĵoj" kaj ''Rymr'' "La bruiga".<ref> http://www.thorshof.org/thorfile.htm| The Thor file| </ref>
 
Kelk el ĉi tiuj nomoj aperas en la edda kaj skalda poezio. Ekzemple, la nomoj ''Vingþórr'' "Toro de la batalo" kaj ''Hlórriði'' "La bruiga rajdanto" ankaŭ aperas en ''[[Þrymskviða]]''.<ref> http://www.cybersamurai.net/Mythology/nordic_gods/LegendsSagas/Edda/PoeticEdda/Thrymskvitha.htm | Þrymskviða </ref>
Aliaj ne estas menciataj en aliaj fontoj krom ''Nafnaþulur''. En ''Gylfaginning'' oni prezentas lin kiel ''Öku-Toro'', "Toro la koĉero".<ref> http://www.cybersamurai.net/Mythology/nordic_gods/LegendsSagas/Edda/ProseEdda/GylfaginningXI-XXX.htm#gylf21 | Gylfaginning, ĉapitro 21 </ref>
 
== Simbologio ==
=== Kverko de Toro ===
[[dosieroDosiero:Donareiche2.jpg|thumb|200px|Dehakado de la Kverko de Toro, pentraĵo de 1737 en [[Schliersee]].]]
La kverko de Toro estis antikva sankta arbo por la ĝermana tribo [[ĥatoj]], prauloj de la loĝantoj de Hesio, kaj unu el la plej gravaj sanktaj lokoj de la ĝermanaj paganoj. Ĝia dehakado en [[723]] markis la komencon de la kristanigo de [[frankoj|nefrankaj]] triboj de la nordo de [[Germanio]].
 
La arbo troviĝis en la loĝloko Geismar, hodiaŭ parto de [[Fritzlar]] en la nordo de [[Hesio]], kaj estis la precipa adorloko de Toro, konata kiel Donar inter la okcidentĝermanaj triboj.
 
[[Sankta Bonifaco|Bonifaco]] venis al la regiono kun la celo kristanigi la nordĝermanajn tribojn, uzante kiel bazon la fortikigitan kampadejon de la [[frankoj]] de Büraburg en la kontraŭa flanko de la rivero Eder. Li dehakis la kverkon kultita de la lokanoj por konvinki ilin pri la supereco de la kristana dio super Toro kaj tiel konvinki ilin por la baptado kaj kristaniĝo. Bonifaco uzis la lignon de la kverko por konstrui kapelon en Fritzlar, fondante monaĥejon de [[benediktanoj]] kaj tiel establante la unuan diocezon ekster la limoj de la antikva [[Romia Imperio]].<ref> http://www.newadvent.org/cathen/02656a.htm | St. Boniface </ref>
 
=== Templo de Upsalo===
Linio 109:
:''Toro havas centran pozicion, kun [[Odino]] kaj [[Freja]] ambaŭflanke. Toro, laŭ iliaj kredoj, regas la aeron per liaj fulmoj, tondroj, vento, pluvo kaj bona vetero. Li estas reprezentita portante cetron, samkiel multaj el niaj homoj priskribas [[Jupitero (dio)|Jupiteron]].''<ref> http://hbar.phys.msu.ru/gorm/chrons/bremen.htm#descrip| Descriptio insularum aquilonis, ĉapitroj 26-27|verkaĵo: Gesta Hammaburgensis ecclesiae pontificum </ref>
 
[[dosieroDosiero:Offering by Lund.jpg|thumb|180px|Sacerdoto (''goði'') gvidas la popolon antaŭ ofero al Toro. Pentraĵo de J.L. Lund.]]
 
=== Saksa baptodokumento ===
Linio 123:
La "tago de Toro" en norena lingvo estas ''Þórsdagr'', en feroa ''Hósdagur'', la angla ''Thursday'', en la germana ''Donnerstag'' ("tondrotago"), en nederlanda ''Donderdag'', en la finna ''Torstai'' kaj en la sveda, dana kaj norvega ''Torsdag''.
 
La tago estis tre grava dum la semajno, tiom ke en malfruaj datoj kiel la 7-a jarcento, [[Eliĝio]] riproĉis al sia komunumo en [[Flandrujo]] pro daŭrigado de la indiĝenaj praktikoj agnoskinte la ĵaŭdon kiel la sankta tago eĉ post la kristanigo.<ref>http://www.northvegr.org/lore/grimmst/index.php | Teutonic Mythology | </ref>
 
== Arkeologia registrado ==
[[dosieroDosiero:Thor statue reproduction.jpg|thumb|150px|Reproduktaĵo de statuo de Toro de la 10-a jarcento trovita en Islando.]]
Toro estis dio tre populara por la ĝermanaj popoloj kaj multnombraj reprezentaĵoj de la dio kaj ties heroaĵoj postvivis multajn jaroj ekde la natura kaj intenca detruado de la kredado je li.
 
Linio 133:
 
=== Peroneo de Nordendorf ===
La peroneo de Nordendorf, estas homa osto gravurita, kiu devenas de la [[alamanoj]], kun dato en la 7-a jarcento. Ĝi estis trovita en [[Nordendorf]] proksime al [[Augsburg]], [[Bavarujo]] kaj ĝi havas en [[malnova futaro]] surskribaĵon mencianta Donar, la ĝermana nomo de Toro. La surskribo diras ''logaþore wodan wigiþonar''. La unua vorto ''logaþore'' komence oni kredis ke eble temus pri la nomo de iu dio, sed tre probable ĝi signifas "magiistojn" aŭ "sorĉistojn", la dua, ''wodan'' estas unu el la nomoj de [[Odino]] kaj la tria ''wigiþonar'' estas kunmetita vorto ''wigi'' "batalanto" kaj ''þonar'' estas Donar. Ĉar ĝi estis gravurita dum la kristanigado, probable ĝia celo estis abĵuri la paganajn diojn nomante ilin sorĉistoj.
 
=== Simbolaj replikaĵoj de Mjolnir ===
Linio 139:
 
=== Runoj kaj bildoj ===
[[dosieroDosiero:Altuna U1161 20050205.jpg|thumb|130px|La ŝtono de Altuna priskribas Toron rompante la boaton dum la lukto kun [[Jörmungandr]].]]
La plej multaj runŝtonoj estis levitaj dum la 11-a jarcento kaj tiel ili koincidis kun la kristanigo de Skandinavio. Ekzistas ĉirkaŭ ses runskriboj kiuj ŝajnas mencii lin kaj kvin el ili faras tion en alvokadoj por konsekri la ŝtonojn. Tri el la surskriboj estas trovitaj en Svedio (la runŝtono Rök, Sö 140 kaj la Velanda Runŝtono) kaj tri en Danio (Dr 110, Dr 220 kaj la Glavendrup-ŝtono). Ekzistas ankaŭ runŝtono pri kiu estis interpretita kiel marteloj de Toro estas ĉizitaj.
 
La lukto de Toro kun la serpento de Midgard kiel registrite en Hymiskviða povas esti reprezentita sur kelkaj bildoŝtonoj kaj runoj situantaj en Anglio, Danio kaj Svedio.
Linio 148:
En Danio, preĝejo en la malgranda norda jutlanda urbo Hørdum enhavas la restaĵojn de ŝtono kiu priskribas la Toron kaj Hymir-on dum vojaĝo por la kaptado de la serpento de Midgard. Toro uzas la klaran pintan kaskon kiun li portas en aliaj trovitaj bildoj kaj en tiu bildo li kaptas la serpenton de Midgard dum Hymir sidas antaŭ li.
 
Svedio havas du ŝtonojn prezentantajn tiun legendon. Kreita iam inter la 8-a kaj 11-a jarcentoj, la maldekstraflanka angulo de la ŝtono Ardre en Gotlando ofte estis interpretita kiel reprezentaĵo ne nur de la fiŝkapta ekskurseto sed ankaŭ kiel referencoj al la mortigado de la virbovo uzata kiel loĝaĵo, probable kiel parto de pli frua versio de la rakonto. La Altuna Runŝtono en Uplando priskribas Toron kaptante la serpenton de Midgard. Kvankam mankas Hymir, ĝi precipe elmontras la piedon de Toro rompanta la plankon de la boato dum la intensa lukto.
[[dosieroDosiero:Three kings or three gods.jpg|160px|thumb|La tapiŝo de la preĝejo Skog montras de maldekstre Odinon, Toron kun sia martelo kaj Frejan.]]
 
=== Tapiŝo de la preĝejo de Skog ===
Linio 161:
==Literaturaj fontoj==
===Eddaj bildigoj===
[[dosieroDosiero:Ed0012.jpg|thumb|250px|right|Toro kaj siaj kompanoj vojaĝas per sia ĉaro]]
La du plej grandaj fontoj de informoj koncerne Toron estas la [[Poezia Edda]], kompilita en la [[13-a jarcento]] de pli frua buŝa tradicio, kaj la [[Proza Edda]], verkita en la 13-a jarcento de [[Snorri Sturluson]]. Ambaŭ estas de Islando, kvankam kelkaj el la poemoj estis verkitaj en Norvegio.
 
Linio 200:
== Eponimoj ==
=== Toponimio ===
[[dosieroDosiero:Torsfiske 002.jpg|thumb|150px|"Tors fiske", statuo pri la batalo de Toro kontraŭ Jörmundgander, en [[Mariatorget]], [[Stokholmo]], Svedio.]]
Ĉar Toro estis tre populara dio inter la ĝermanaj triboj, multaj loĝlokoj estis nomumitaj honore al li:
* [[Plataĵo de Thorsberg]], [[Germanio]] (''Monteto de Toro'') estas antikva loko kun granda nombro de ritaj objektoj tie metitaj inter la 1-a kaj 4-a jc., fare de la [[angloj]].
Linio 226:
<br clear=all>
{{projektoj|commonscat=Thor}}
{{elstara}}
 
[[Kategorio:Ĝermana mitologio]]
 
{{elstara}}
{{LigoElstara|nds-nleu}}
{{LigoElstara|nds-nl}}
{{LigoLeginda|de}}
{{LigoLeginda|es}}
{{LigoElstara|nds-nl}}
 
[[als:Donar]]