Unua krucmilito: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.6.4) (robota modifo de: tr:Birinci Haçlı Seferi
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto: sl:Prva križarska vojna estas artikolo elstara; cosmetic changes
Linio 1:
La '''unua krucmilito''' estis milito lanĉita en [[1095]], de kristanoj kun subteno de la [[Katolikismo|Katolika Eklezio]], por rekapti [[Jerusalemo|Jerusalemon]]n de la [[Islamo|Muzulmanoj]], kaj por helpi defendi la [[Bizanca imperio|Bizancan Imperion]] kontraŭ la [[Selĝukaj Turkoj|Selĝukaj]] [[Turkio|Turkoj]].
 
=== Originoj ===
 
Jam en [[1074]], kiam [[Anatolio|Anatolion]]n kaptis la [[Selĝukoj|Selĝukaj]] Turkoj, la [[Papo]] [[Gregorio la 7-a]] ekmilitis kontraŭ la Muzulmanoj, kiun laŭ lia espero kondukus al reunuiĝo kun la [[Ortodoksismo|Bizanca Eklezio]]. Tamen, la plano alfoniĝis per konflikto kun imperiestro [[Henriko la 4-a (Sankta Romia Imperio)|Henriko la 4-a]] pri investituro kaj aliaj aferoj.
 
[[Papo]] [[Urbano la 2-a]] ([[1088]]-[[1099]]), kiu siavice alprenis la ideon, estis motivita ne tiom per la politikaj konsideroj kiom efektiva religia impulso. La malunueco en Eŭropo en 1095 prezentis al la Papeco ŝancon. La alvoko al Krucmilito estis politika ŝanco por la regado de Urbano, altirante fidelon disde vasta gamo de diversaj landoj asertante la rolon de la Eklezio kiel forto por unueco. De la Eklezio venis vigla instigo; sur la laikaj povuloj restis respondeco por efektivigi la planon. La Papon ĝenis la islamaj atakoj kontraŭ Sicilio (Sicilio mem estis en nomo islama). La Papoj deziris ne peti de la ĝermana imperiestro helpon (ĉar imperiestroj estis la malamikoj de la papa regno), tial do ili petis al la [[Normanoj]] por interveni. [[Robert Guiscard]] tiam alprenis regon de [[Sicilio]], la [[Papo]] al li 'doninte' ĝin, kaj tiu insulo fariĝis forte regata monarĥio sub la [[Normanoj]].
 
Samtempe, la [[Hispanio|hispanoj]] batalis kontraŭ la [[Araba imperio|araboj]] en [[Iberio]]. Tial ĉi, la koncepto de Krucmilito kontraŭ la islama mondo ne estis novaĵo al la okcidento.
 
La Bizanca Imperiestro [[Aleksio la 1-a]] plene konsciis pri tio ĉi kiam li petis de Urbano por helpo kontraŭ la Turkoj ĉe Piacenza en 1095. Al lia peto favore respondis la Eklezio, kaj ankaŭ la nobelaj kavaliroj de okcidenta Eŭropo sopirantaj aventuron kaj konkeron. Kiam la grekaj ambasadoroj alvenis, Urbano estis preparanta por la Koncilio de Klermonto; tie la Papo predikis la unuan Krucmiliton je la [[26-a de novembro]], [[1095]] -- per vortoj perdintaj al historio, sed kiuj laŭŝajne freneze entuziasmigis la homamason.
 
Urbano havis ankaŭ enlandajn kialojn por subteni Krucmiliton; li estis franco, de [[Reims]], kaj devis doni la ŝajnon de eklezia militanto, etendanta la religian mision de la monaĥoj al la nobelaro. La aristokrataro subtenis la Krucmilitojn: multaj el iliaj pli junaj filoj ne povus heredi teron, kaj Jerusalemo estis ŝanco. La Krucmilito povus servi kiel religia pento samkiel ekonomia ŝanco. Komercistoj kaj financistoj el la nordaj italaj urboj ([[Ĝenovo]], [[Pizo (Italio)|Pizo]], [[Venecio]]) antaŭvidis ankaŭ eblecojn por starigi komercajn vojojn kaj komercejojn el la nove konkeritaj teritorioj.
 
La nombro da tiuj kiuj aperis por aliĝi la Krucmilito kreskis ĉiutage, kaj la movado, baldaŭ senbridiĝanta el papa rego, akceliĝis per la sopirado de la malaltaj klasoj. Kamparanoj interŝanĝis plugilojn por armiloj kaj kolektiĝis inter seniluziiĝintoj, subpremitoj, kaj sentaŭguloj, inkluzive de membroj de la malalta kleristaro, dizertintaj monaĥoj, virinoj, kaj infanoj. Tiu ĉi popola homamaso kredis ke ilin rekte gvidis Dio.
Linio 17:
=== La "Popola Krucmilito" ===
 
Tiuj ĉi eventoj kreis la legendon ke [[Petro la Ermito]] de Amienso, kaj ne Urbano, estis la vere reprezentanto de la krucmilita ideo. Petro estis unu el la gvidantoj de fanatikaj bandoj, kies kontribuo al la tasko estis rakonto pri persona apero de [[Jesuo]]. Laŭ Petro, Jesuo donis al li leteron pri la malgaja stato de la [[Sankta Lando|Sankta Tero]], ordonante lin konduki armeon por reestabli Kristan povon tie. Oportune, la plimuto de la sekvantoj de Petro estis duone legpova. Petro havis ankaŭ la subtenon de la kavaliro Valto la Senmona, kiu, konforme kun sia nomo, estis povra kavaliro sen sinjoro kaj sen vasaloj. Ties sen armita, neorganizita armeo havis nenian ideon pri la mondo ekter siaj teroj, kaj ĉe ĉiu urbo mezgranda, kredis ke ili alvenis finfine, ĉe Jerusalemo.
 
En ilia marŝo okazis grandaj diboĉoj. Ili celis ĉefe judojn, kaj oni amasbuĉis multajn vilaĝojn laŭ la Rejno kun la helpo de [[Emiĥ de Lejningeno]]. Marŝante laŭ la Danubo, la homamaso de Patro atakis hungarojn, slavojn, kaj ĉiun kiun ili suspektis esti "nekredanto." Granda parto de la armeo de Petro estis masakrita antaŭ eĉ alveni en [[Konstantinopolo]]. Petro postvivis, tamen, kaj poste aliĝis la ĉefan Krucmilitan armeon.
Linio 25:
La veraj armeoj lanĉis en [[1096]]. La ĉefaj flankoj konsistis el lorenanoj sub la fratoj [[Godfrey de Bujono]], [[Eŭstaco]] kaj [[Baldvino]] de [[Bulonjo]]; flandroj sub [[Grafo Roberto la II-a]] de [[Flandrio]]; nord-francoj sub [[Roberto de Normandio]] (pli aĝa frato de Reĝo [[Vilhelmo la 2-a (Anglio)|Vilhelmo la 2-a]] de [[Anglio]]), [[Stefano de Blezo]], kaj [[Hugo de Vermandozo]] (malpli aĝa frato de [[Reĝo Filipo la 1-a]] de Francujo; okcitanoj sub [[Rajmondo de Tuluzo]]; kaj ital-normanoj sub [[Bohemundo de Taranto]] kaj [[Tankredo de Haŭtvilo]].
 
Ekzistis iom da malkondordo inter la gvidantoj, speciale pri kiu estis la vera ĉefo, kvankam Urbano mem delegis [[Adhemar de Le Puy]] kiel ĉefon. La aremo devis lukti kontraŭ la inklinoj de Aleksiuso, kiu kompreneble suspektemis pri liaj iamaj Normanaj malamikoj. Aleksiuso me permesis ke ili lanĉu antaŭ la diversaj ĉefoj ĵuris fidelon al li, kaj ili devigis ilin promesi redoni al la Bizanca imperio ajnan teron rekaptita el la seljukoj; tiuj ĉi ĵuroj tuj rompiĝis post la transiron de la krucmilitistoj en Anatolion.
 
[[Niceo]], ĉefurbo de la selĝuka sultano de rumo [[Kilij Arslan la 1-a]], estis kaptita en la fruaj monatoj de [[1097]], kaj oni venkis Arslanon mem ĉe [[Dorileumo]]. La krucmilitistoj tiam marŝis en [[Anatolio]]n. Je tiu momento, Baŭdojno de Bulonjo ekis propravole al la armenaj landoj ĉirkaŭ la [[Eŭfrato]]. En [[Edeso]], lin adoptis kiel heredonto [[Reĝo Toroso]], greka ortodoksa reganto kiun malŝatis ties armenaj regatoj. Toroso nelonge poste estis mortigita, kaj [[Baŭdojno]] fariĝis la nova reganto; la urbo fariĝis la Kantono Edeso, la unua el la krucmilitaj ŝtatoj.
Linio 39:
La nova reĝlando plifortiĝis per la enfluo de nova krucarmeoj en 1101, per komercistoj venintaj de [[Italio]] por establi sin en la havenoj de [[Sirio]], kaj per la religiaj kaj militistaj ordenoj la [[Kavaliroj Templaj]] kaj la [[Kavaliroj de Sankta Johano]] kiuj fondiĝis dum la regado de Baŭdojno la I-a.
 
Je la Unua Krucmilito manifestiĝis memfida, agresema kaj ekspansiiĝema latina socio kiam militista aristokrataro aperis en la okcidento kaj aventuris al novaj konkeroj kaj heredaĵo. Pro la nova prospero de grandaj urboj, disponeblis mono por ekipi ekspediciojn. La ĉemaraj urboj, speciale [[Venecio]] kaj [[Ĝenovo]], interesiĝis pri ekspansiigi komercon. La Papo rigardis la Krucmilitojn kiel manieron aserti la influon de la Eklezio kiel unuiga forto, kun milito kiel religia misio. Jen nova sinteno al religio - ĝi enkondukis disciplinon, antaŭe aplikitan al [[monaĥo|monaĥoj]]j, al la soldataro - la nova koncepto de religia militisto kaj kavalireca etiko.
 
== Rilataj temoj ==
Linio 47:
 
[[Kategorio:Krucmilitoj]]
[[Kategorio: Kristanismo|Krucmilito]]
 
{{LigoElstara|bg}}
{{LigoElstara|en}}
{{LigoElstara|es}}
 
{{LigoElstara|sl}}
{{LigoLeginda|no}}
 
{{LigoElstara|es}}
 
[[ar:الحملة الصليبية الأولى]]