Guldeno: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KamikazeBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.6.4) (robota aldono de: de, fi, fr, id, lt, ms, simple, sk
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto: de:Gulden estas artikolo leginda; cosmetic changes
Linio 3:
La oficiala mallongigo estas '''fl.''' aŭ '''f.''' por ''Fiorino'', lat. ''florenus aureus'', france ''Florin'', hungare ''[[Forint]]''. Ĝi deduktiĝas de la [[Florenco|florenca]] [[Fiorino d'Oro]], kiu en la 13-a ĝis 16-a jarcentoj fakte estis stampita kiel ormonero. Ĝiaj imitaĵoj en aliaj landoj de Eŭropo komence ankaŭ estis ormoneroj. Poste oni transprenis la nomojn „Guldeno“ kaj „Florino“ ankaŭ por arĝentaj moneroj, ekz. dum la 19-a jarcento en Anglio.
 
Ekzistis Guldeno el oro kaj ekde la 16-a jarcento plejparte kiel arĝenta ekvivalento (ekz. kiel ''Joachimsthaler'' [[Guldengroŝo]], la posta [[Talero]]). [[Guldengroŝo]]j estis stampitaj en tuta Eŭropo kun diferencaj pezoj. En la [[Germanio|germana]] lingvospaco oni konis Guldenon ĝis la enkonduko de la Ormarko en la jaro 1871. Specialan gravecon akiris krom la Imperia Guldeno la [[Nederlanda guldeno|Nederlanda Guldeno]], la [[Hungario|hungara]] [[Hungara forinto|Forinto]] same kiel la [[Pollando|pola]] Guldeno, kiu ankoraŭ nun pluekzistas per la [[Złoty]]. Oni distingis en la 17-a jarcento ĝis la frua 19-a jarcento ekzakte inter la fakta Orguldeno, la (rejnlanda kaj sudgermana) Arĝenta Guldeno, la Talero kaj la (virtuala) Konto-Guldeno. Lingva paradokso ekzistis ekz. en Saksio dum la 18-a jarcento, kie la Konvencia Talero ekvivalentis du Guldenojn (duonajn Talerojn), kvankam ambaŭ nomoj historie fakte devenas de la (or-)Guldeno. La Orguldeno suferis male al [[Dukato]] ekde la frua novepoko malplivalorigon, kio malpliigis ĝian popularecon.
 
[[dosieroDosiero:Fr 1617-Schlegel 19var.jpg|thumb|upright=1.6|Goldgulden: Mainz, [[Johano la 2-a Nassau|Ĉefepiskopo Johano la 2-a de Nassau]] (1397–1419), stampita inter 1399 kaj 1402 en Frankfurto-Höchst<br />Fronte: [[Johano la Baptisto]] kun krucosceptro, la dekstran manon levinta je beno; inter la piedoj [[malta kruco]]. Ĉirkaŭskribaĵo: IOH(ann)IS AR(chi)EP(iscop)VSMAGV(n)T(inus)<br />Dorsflanke: lobo; en la centro la blazono de Nassau, en la arkoj la ŝildoj de la elektoprincaj landoj Majencio, Kolonjio, Trevirio], kaj de Bavario por elektorlando Palatinato. Ĉirkaŭskribaĵo: MONETA OP(p)IDI IN HOIESTEN]]
 
== Literaturo ==
Linio 56:
 
[[Kategorio:Mono]]
[[Kategorio:Moneroj ]]
[[Kategorio:Historiaj monunuoj]]
 
{{LigoLeginda|de}}
 
[[de:Gulden]]