Zodiako (seria murdisto): Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
השואה (diskuto | kontribuoj)
השואה (diskuto | kontribuoj)
eNeniu resumo de redakto
Linio 109:
Je la {{dato|7|oktobro|1970}}, ''Chronicle'' ricevis 3x5-colan karton, subskribitan de la Zodiako per sango. La mesaĝo estis kompostita per algluado de vortoj kaj literoj el la gazeto ''Chronicle'', kaj dek tri truoj estis trabatitaj tra la karto. Inspektisto Armstrong kaj Toschi konsideris, ke ĝi "alte probable" venis de la Zodiako.
 
===Leteroj de la Zodiako al Paul Avery===
La {{daton|27|oktobro|1970}} reportero de Chronicle Paul Avery (aŭtoro de artikloj pri la Zodiako) ricevis [[Halloween|Halovenan]] poŝtkarton, subskribitan per litero "Z" kaj la kruco-cirklo. La karto enhavis manskribitan noton "Peek-a-boo, you are doomed" ("Vi estas kondamnitaj"). La minaco estis prenita serioze kaj ricevis titolpaĝan artiklon de Chronicle. Baldaŭ post ricevi tiun leteron, Averi rivecis anoniman leteron, indikantan al simileco inter agado de la Zodiako kaj nesolvita murdo de Cheri Jo Bates, okazinta kvar jarojn antaŭe ĉe urba kolegio de Riverside en la Pligranda Los-Anĝelesa Regiono pli ol 400 mejloj sude de San-Francisco. Li raportis pri siaj trovoj en Chronicle la {{daton|16|novembro|1970}}.
 
===Murdo ĉe Riverside===
Je la {{dato|30|oktobro|1966}} 18-jara Cheri Jo Bates pasigis la vesperon ĉe la kolegia [[biblioteko]] ĝis ĝi fermiĝis je 21:00. Najbaroj raportis aŭdi krion ĉirkaŭ 22:30. Bates estis trovita morte la sekvan matenon proksime al la biblioteko inter du abandonitaj domoj, detruotaj sekvan jaron por renovigo de la kolegio. Ŝi estis brutate batita kaj ĝismorte tranĉita. Vira horloĝo kun ŝirita rimeno estis trovita apude. La horloĝoj stopis je 12:24, sed polico opinias ke la atako okazis longe antaŭe.
 
Linio 124:
La ligo inter Cheri Jo Bates, Riverside kaj la Zodiako restas necerta. Paul Avery kaj la polica departamento de Riverside asertis ke ne la Zodiako murdis la junulinon, kaj kelkaj liaj leteroj povas esti provo por preni respondecon pro murdo, farita de alia persono.
 
===Disapero ĉe la lago Tahoe===
La {{daton|22|marto|1971}} ''Chronicle'' ricevis poŝtkarton, adresitan al "Paul Averly", supozeble de la Zodiako. Aŭtoro prenis respondecon pri malapero de Donna Lass la {{daton|6|septembro|1970}}.<ref name="Adams, p. 274"/> Komponita el reklamaĵoj kaj gazetaj eltranĉaĵoj, la poŝtkarto enhavis scenon el reklamo de kunposedaj domoj de Forest Pines kaj la tekston "Sierra Club" (la klubo Sierra), "Sought Victim 12" (la 12-a serĉata viktimo), "peek through the pines" (rigardu tra la [[pino]]j), "pass Lake Tahoe areas" (tra regionoj de la lago Tahoe) kaj "around in the snow" (ie en la neĝo).
 
Lass estis flegistino ĉe la hotelo kaj la kazino [[Sierra Tahoe]]. La {{daton|6|septembro|1970}} ŝi laboris ĝis ĉirkaŭ 14:00, kuracinte sian lastan pacienton je 13:40. Poste dum la sama tago ŝia ĉefo kaj gastejestro ricevis telefonadon de nekonata viro, kiu false informis pri Lass forlasis la urbon pro familiaj cirkonstancoj.<ref>Graysmith, p. 178.</ref> Oni neniam trovis ŝin. Ne estis trovita pruvo por certe ligi la malaperon de Lass kun la Zodiako.
 
===Atako ĉe Santa Barbara===
{{ĝermo|sekcio=jes}}