Konstantin Sergejeviĉ Stanislavski: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: zh-yue:史坦尼斯拉夫斯基
e Molière
Linio 23:
La spektaklo estis provludita dum okdek horoj kaj ĝi havis tri ĝeneralajn provludojn: tempo sen precedencoj por verko kun tiel malmultaj gravuloj. La surscenigo de ''La mevo'' havis grandan sukceson dum la premiero kaj antaŭ la teatra kritiko, sed rezultis fiasko laŭ ekonomiaj terminoj. En la sezono 1898/1899, la spektaklo reprezentiĝis dek naŭ fojojn; en la sekvaj tri sezonoj, dek tri fojojn. Estis reludita en 1905, kun dek unu prezentadoj, kaj ĝi malaperis de la afiŝtabulo de la Teatro de Arto ĝis nova muntado (1960). Tamen, la laboro en la surscenigo de ''La mevo'' lin stiris al Stanislavski al la malkovro de la koncepto de ''subteksto''.
 
De la unua sezono, krom maloftaj okazoj, la favoro de la publiko kaj de la kritiko akompanis al la produktadoj de Stanislavski kaj Nemiroviĉ-Danĉenko, kiuj metis en scenon, inter aliaj, verkojn de [[Ŝekspiro]], [[Ibsen]], [[Maksim Gorki|Gorki]], Ĉeĥov, [[Ivan Turgenev|Turgenev]], [[Tolstoi]], [[MoliéreMolière]], [[Goldoni]], [[Gerhart Hauptmann|Hauptmann]], [[Gogol]], [[Maeterlinck]]. Krom direkti Stanislavski interpretis inter aliaj gravuloj al Verŝinin (''"[[Tri fratinoj]]"''), Astrov (''"[[Onklo Vania]]"''), doktoro Stockmann (''"[[Malamiko de la popolo]]"''), Argan (''"[[La imaga malsanulo]]"''), [[Julio Cezaro]] kaj [[Otelo]].
 
Paralele al sia laboro kiel reĝisoro kaj aktoro, Stanislavski efektivigis gravegan laboron kiel pedagogo, kreante la nomitan "metodo de la fizikaj agoj", konitan ankaŭ kiel "[[sistemo Stanislavska]]", kiu konsistas esence je fari ke la aktoro spertas dum la ekzekuto de la rolo emociojn similajn al kiujn spertas la rolulo ludata; por tio uzas ekzercojn kiuj stimulas la imagon, la kapablon de improvizaĵo, la muskolan malstreĉiĝon, la tujan respondon al neantaŭviditan situacion, la reprodukton de spertaj emocioj en la estinteco, la klarecon en la parola elsendado, ktp.