La Puebla de Almoradiel: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 68:
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.
 
La ĉefa industrio de la vilaĝo estas vina, kies ĉefa produktanto estas la kooperativo ''Virgen del Egido'', kun ĉirkaŭ 1600 partneroj, unu de la plej grandaj de la zono, kun modernaj instalaĵoj vinfaraj situantaj en la suda zono de la vilaĝo kaj 60 jaroj de historio. Estas ankaŭ la pli malgranda ''Bodega Almurad'', komune konata kiel "El Grupo", kiu karakteras pro bonkvalita ruĝa vino, kaj la alkoholproduktejo ''Finca La Blanca'', kiu eksportas ekzemple al Francio kaj al Germanio.
 
Tiu rilato kun vino videblas klare dum la rikolta epoko, kiam venas al la vilaĝo grava kvanto de portempaj laboristoj, dekomence el Andaluzio, sed lastatempe el Orienta Eŭropo, ĉefe rumanoj; impresas la enorma trafiko de agrikultura maŝinaro kaj eĉ la odoro de la elŝarĝo de vinberaro kaj la laboro en la vinfarejoj. La etendo de tiu industrio estas kaŭzo ke la lokanoj, krom ties ĉiutagaj laboroj, havas malgrandajn etendojn de vitejoj, ĉu propraj aŭ luitaj, kiel kroman enspezon. Kvankam la vito estas kultivo ne irigaciata, ĉefe pro la seka klimato manĉa, kutime kelkaj vitejoj estas irigaciataj somere por plialtigi ties produktivecon, sed tiuj perdas iom da kvalito kaj oni malekvilibras la kvaton de sukeroj.
 
Krome, dum la 1990-aj jaroj, tiu municipo estis kiu havis pli altan proporcion de agrikultura maŝinaro por loĝanto en la tuta Eŭropo; kaj la dua tutmonde, poste nur de israela vilaĝo, kio elstarigas la klaran karakteron de la municipo.