Meza Imperio de Egiptio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto: ja:エジプト中王国 estas artikolo leginda; cosmetic changes
Linio 19:
Lia filo ''Amenemhet la 2-a'' aparte konatas pro kroniko ĉizita en ŝtono, kiun oni trovis en [[Memfiso (Egiptio)|Memfiso]] kaj sur kiu inter alie priskribiĝas egiptiaj atakoj al Palestino. Lia posteulo ''Sesostris la 2-a'' regis supozeble nur ok aŭ naŭ jarojn. Li konstruigis sian[[piramido]]n apud ''el-Lahun'', kio montras fortan intereson de la reganto pri la egipta regiono [[Fajum]]. La reĝo komencis sisteme evoluigi la riveran oazon ''el-Lahun''. ''Sesostris la 3-a'' laŭ la kompreno de la antikvaj egiptoj konsideriĝis la plej signifa faraono entute. Grekaj kaj egiptaj historiistoj raportis pri multnombraj armeaj konkeroj, ĉefe pri atakoj al Azio, sed ankaŭ al Suba Nubio. La konkeritaj regionoj plu sisteme sekuriĝis per armeaj fortikaĵoj. Ankaŭ interne la faraono estis potenca, kaj signife reduktis la povon de la lokaj nobeloj.
 
Ankaŭ la sekva faraono, [[Amenemhet Iala 3-a]], forte regis la landon. Pri lia posteulo ''Amenemhet la 4-a'' kaj reĝino ''Nofrusobek'' ne ekzistas multaj informoj.
 
La finon de la Meza Imperio karakterizis kvereloj pri la faraona trono, dispartigoj de la imperio kaj la enmarŝo de la ''Heka Chasut'' ([[greke]] Hyksos), grupoj de semidaj enmigrintoj, kiuj inter la jaroj [[-1719|1719]] kaj [[-1692|1692]] antaŭ Kristo invadis Egiption kaj armee estis tre sukcesaj pro uzo de la novaj militiloj [[ĉevalo]]j, batalĉaroj kaj pafarkoj.