Kapelo Sankta Roĥo (Budapeŝto): Malsamoj inter versioj

e
sen resumo de redaktoj
e
e
 
== Historio ==
[[Arkeologoj]] trovis restaĵojn en [[1945]], tial laŭ ili en tiu loko estis prakristana tombeja [[kapelo]] jam en la [[4-a jarcento]]. Oni konkludas, ke en la [[10-a jarcento]] aŭ iom poste pli nova kapelo estis konstruita. En [[1711]] pro la malsanoj oni konstruis denove kapelon. En [[1740]] [[epidemio]] pri [[pesto]] okazis, tial poste la kapelo estis pligrandigita. Inter [[1746]]-[[1798]] [[ermito]] havis apude dometon, kiu okupiĝis pri [[arbo]]j, dume la kapelo ricevis [[turo]]n. Inter [[1757]]-[[1765]] diversaj skulptaĵoj estis faritaj. En [[1797]] [[hospitalo]] estis konstruita apud la kapelo. La [[orgeno]] estas aŭdebla ekde [[1902]].
 
== Konstruaĵo ==
Ankaŭ nun malantaŭe kaj apude situas malsanulejo nomata Roĥ (hungare Rókus). Post la malsanulejo tuj komenciĝas [[Placo Blaha Lujza]], kiu estas koro de Budapeŝto. La [[konstruaĵo]] havas po unu [[turo]]n kaj [[navo]]n, interne ĉef[[altaro]]n kaj 2 flankajn altarojn.
 
== Inundo ==
En la 13-an de [[marto]] [[1838]] granda [[inundo]] okazis, kiu atingis eĉ la kapelon. Unua [[etaĝo]] de la apuda malsanulejo estis grava rifuĝejo. Post [[jardeko]]j oni metis tie memortabulon, kie estis videbla la tiutempa akvonivelo. La surskribo menciis 15-an de marto. Tio estis evidenta eraro, sed post la [[revolucio]] okazinta en la 15-an de marto [[1848]] la [[Habsburgoj]] ne permesis la rememorojn. Tial la ruzaj [[hungaroj]] ricevis permeson pri inundo-memorejo. Ĉiuj hungaroj sciis, ke la memortabulo informas precipe pri la revolucio.
[[Kermeso]] estas la [[16-a de aŭgusto]]
111 502

redaktoj