Three Mile Island: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e r2.7.1) (robota aldono de: cs:Jaderná elektrárna Three Mile Island |
Xqbot (diskuto | kontribuoj) e r2.7.3) (robota modifo de: sk:Jadrová elektráreň Three Mile Island; cosmetic changes |
||
Linio 1:
'''Three Mile Island''' estas insulo en la rivero [[Susquehanna]], proksime de Harrisburg, en federacia ŝtato Pensilvanio, en Usono. Tiun nomon portas la tie funkcianta [[nuklea centralo]] kaj la plej grava nuklea akcidento de ties en Usono.
== La nuklea akcidento ==
La nuklea akcidento okazis la 28-an de marto en 1979, je la 4-a horo matene. Tiam fermiĝis la aŭtomata ventilo de la 2-a reaktoro kaj tiel ĉesis la postplenigo kun malvarmiga akvo. Pro tio la komanda instalaĵo haltigis funkciadon de la reaktoro, sed dum la sekvaj horoj - pro seria misfunkciado de instalaĵoj kaj homa nekompetenteco - granda kvanto da malvarmiga akvo forfluis el la reaktoro. Tiel la reaktora kerno venis en liberan aeron kaj la cirkonia kovraĵo de la nuklea fuelo kontaktiĝis kun la ĉirkaŭa trovarmegiĝanta akvovaporo. Estiĝis granda kvanto el hidrogena gaso, kiu liberiĝis el la reaktora ujo kaj plenigis la sekuran zonon en la reaktora konstruaĵo.
El la hidrogeno kaj la radioaktivaj gasoj apenaŭ atingis kvanto la liberan eksetran aeron kaj eĉ tiuj ne minacis sanon kaj vivon de la laboristoj kaj la proksimaj loĝantoj. Oni restarigis la konvenan malvarmigon de la reaktoro jam en la sekvaj tagoj.
Kvankam sanaferaj sekvoj de la nuklea akcidento de Three Mile Island estis neglekteblaj, apenaŭ mezureblaj, la afero forte tuŝis la nuklan industrion en la Usono. Oni tuj haltigis - nur provizore – sep aliajn, similfunkciajn reaktorojn, ĉesigis aŭ prokrastis permeson por novaj nukleaj reaktoroj.
La elektroproduktaj entreprenoj ne povis konstrui novajn nukleajn centralojn
Oni refunkciigis la sendifektitan 1-an reaktoron de Three Mile Island en 1985, dum la 2-a reaktoro estis tiel difektita (fandis 52 % de la kerno), ke oni ne reuzis ĝin.
Linio 32:
[[ro:Three Mile Island]]
[[ru:АЭС Три-Майл-Айленд]]
[[sk:Jadrová elektráreň Three Mile Island
[[sv:Three Mile Island]]
|