Oligoĥetoj: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
Oligoĥetoj estas samsegmentaj bestoj el [[anelidoj]], ĉe kiuj la nombro de la segmentoj povas varii inter 7-600. Tiel ili grando estas tre diversa, ekzistas bestoj de 3 mm ĝis 3 m. Ili ne havas antenojn, palpilojn, parapodiumojn, sed kelkaj akvaj oligoĥetoj havas [[branko]]n.
 
Ekde la dua segmento elstaras [[kitino|kitinaj]] ĥetoj[[ĥeto]]j el la [[haŭto]], kiuj povas esti en striktaj aŭ larĝaj paroj, en kvar grupoj aŭ eble en rondo. Ili povas manki ĉe kelkaj specioj aŭ genroj. Oni povas eĉ atenti je pligrandiĝintaj genitalaj (seksorganaj) ĥetoj ĉe kelkaj grupoj.
 
Ilia intesta kanalo estas rekta tubo. Oni povas rimarki ĉe antaŭintesto de la teraj bestoj elstaraĵojn sur ĝi, kiuj estas kalkaj glandoj, partoprenantaj en la jonreguligo de la korpo. La dorsa muro de mezintesto povas faltiĝi en la intestan kavon, formante laŭlongan faldon (''typhlosolis''). La mezan inteston kaj la laxulongan faldon ĉirkaxuas karakteriza flavkolora ĉeltavolo (t.n. ĥloragogenaj ĉeloj), kiuj gravas en la sintezo de [[glikogeno]] kaj [[graso]] kaj en deaminado kaj produkto de [[amonio]] kaj [[ureo]].