'''Ulfilo''', ankaŭ nomata kiel Vulfilo aŭ Ulfilas, estis gota episkopo-misiisto el [[Konstantinopolo]] el la [[4-a jarcento]], tradukis [[Biblio]]n el la [[greka]] en la [[gota lingvo|gotan]]. Por tio li disvolvigis la [[gota alfabeto|gotan alfabeton]]. Li aliĝis al [[Arianismo]] kiu estis iam majoritata en la [[Romia Imperio]] kaj konvertis multajn [[visigotoj]]n kaj [[ostrogotoj]]n al tiu tendenco; pro tio ili konfliktiĝis kun katolikoj kiam ili alvenis al [[Sudokcidenta Eŭropo]], nome aktualaj [[Iberio]], [[Francio]] kaj [[Italio]].