Argo (ŝipo): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: thumb|Argo sur bildo de Lorenzo Costa el la 16-a jarcento '''Argo''' estis fama ŝipo de Argonaŭtoj, per kiu ili navigis por ora ŝaffelo a...
 
Neniu resumo de redakto
Linio 18:
* Kiam Argo navigis tra markolo [[Bosporo]], kie du rokoj [[Simplegadoj]] senĉese dis- kaj kun-iĝadis kaj kunpuŝigadis kaj frakasadis ĉion en ilia vojo, la Argonaŭtoj lanĉis kolombinon, kiu traflugis feliĉe inter la rokoj kaj nur kelkaj plumojn el ĝia vosto la rokoj forŝiris. Poste ekmoviĝis Argo, ĉiuj pene remis, sed torentaj fluoj ĉiam trenis ĝin reen. La ŝipo tranavigis nur per forta helpo de diinoj kaj najadoj. Nur ornamaĵon sur pobo la rokoj disfrakasis, kiam ili kunpuŝiĝis post la ŝipo. Poste la rokoj disiĝis kaj de tiam ili firme staras senmove. Nome estis dirite en orakolo, se tranavigos ununura ŝipo, la rokoj poste jam ne ĝenos la aliajn.
 
* Jam ĉe konstruado de la ŝipo estis en ĝi enmetita sorĉa peco de la ĉeftrabo. TiuĜi surprize anoncadis al ŝipanoj, kio malfacila dum vojaĝo ankoraŭ atendas ilin.
 
* Post forveturo el lando de [[fajakoj]] la ŝipo venis en sablaĵojn kaj malprofundaĵojn kaj la anaro neeviteble devis preni ĝin sur la ŝultrojn kaj porti dek du tagojn kaj dek du noktojn trans dezerto. Nur apud Tritona golfo dio [[Tritono (mitologio)|Tritono]] venigis ilin al la profunda akvo.
Linio 26:
 
 
La lasta mencio pri la ŝipo Argo rakontas, ke ĝi longe putriĝis sur forlasita loko. Sub ŝia detruata pobo trovis sian morton Jazono, serĉanta postmalantaŭ ĝi ombron.