Piemonta lingvo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.2+) (robota aldono de: kv:Пъемонт кыв
Neniu resumo de redakto
Linio 16:
}}
[[Dosiero:Piemontèis.jpg|thumb|right|Mapo pri la piemonta lingvo]]
La '''piemonta lingvo''' aŭ '''piemonta dialekto''' – piemonte ''Piemontèis'', [[itale]] ''Piemontese'' – estas [[latinida lingvo]] tradicie konsiderata dialekto de la [[itala lingvo]], kiun parolas proksimume 2 milionoj da homoj en la regiono [[Piemonto]] en nordokcidenta [[Italio]]. Ekde la jaro [[1981]] ĝi estas de la [[Konsilio de Eŭropo]] oficiale agnoskita kiel malplimulta lingvo kaj troviĝas en la ruĝa listo de endanĝerigitaj lingvoj de [[Unesko]]. La lingvo apartenas al la okcidentaj [[latinidaj lingvoj]] kaj listiĝas inter la [[gaŭlo-latinidaj lingvoj]]: Fakte ĝi pli similas al la [[franca]] aŭ [[okcitana lingvo]]j ol al la norma [[itala lingvo]], kiu apartenas al la orientaj latinidaj lingvoj. Pralingvo de la piemonta estas la mezepoka [[vulgara latino]], kiu miksiĝis kun lokaj [[kelta lingvaro|keltaj]] lingvoinfluoj. Multaj vortoj venis el la [[arpitana lingvo]], el [[kelta lingvaro|keltaj]] kaj [[ĝermana lingvaro|ĝermanaj lingvoj]].
 
Kiel skriba lingvo la piemonta uziĝas ekde la fino de la [[12-a jarcento]]. Dum la [[16-a jarcento]] evoluis vasta [[literaturo]] kun nacilingva karaktero, kiu ampleksis ĉiujn literarajn formojn, [[poemo]]jn samkiel [[romano]]jn, [[dramo]]jn kaj [[epopeo]]jn. Ekde la [[19-a jarcento]] ankaŭ ekestis natursciencaj, lingvistikaj kaj literaturkritikaj tekstoj.