Tver: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 19:
En la urbo estas fervoja stacio en linio [[Moskvo]] - [[Sankt-Peterburg]].
----
Tverj estas antikva rusa urbo apud rivero [[Volgo]]. La urbo estas inter [[Moskvo]] kaj [[Sankt-Peterburgo]]. Distanco de Tverj ĝis [[Moskvo]] estas 167 kilometroj, distanco de Tverj ĝis [[Sankt-Peterburgo]] estas 485 kilometroj. En Tverj loĝas 404 mil loĝantoj. Tverj estas administra centro de la plej granda regiono en Centra Rusio.
Laŭ arkeologiaj faktoj loĝloko sur loko de Tverj estis jam en 9-a kaj 10-a jarcentoj. En kompilfonto unua nerekta mencio de Tverj rilatas al [[1135]]-a jaro. En [[1181]]-a jaro en Tverj oni konstruis lignan kremlon. En [[1247]]-a jaro Tverj iĝis centro de dukejo. Unua duko de Tverja dukejo estis fama duko Aleksandro Nevskij. Profita geografia situo kaj alfluo de loĝantaro, kiun mongolaj-tataraj konkerantoj elpremis el aliaj regionoj, kontribuis impetan evoluon de Tverj. En 13-a, 14-a kaj 15-a jarcentoj Tverja dukejo iĝis unu el la plej fortaj dukejoj de Nordorienta Rusio. Dum 2 jarcentoj Tverj konkurencis kun [[Moskvo]], ĝis kiam Tverja dukejo eniris en Moskvan ŝtaton en [[1485]]-a jaro. Tverj en 15-a kaj 16-a jarcentoj estis la plej granda venda kaj metia centro. En [[17-a jarcento]] Tverj kelkfoje estis atakita per polaj-litovaj feŭdestroj.