Hela melierakso: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e robota aldono de: az:Melierax canorus
Linio 23:
Tiu akcipitro reproduktiĝas en [[suda Afriko]]. Ĝi estas specio de [[loĝantaj birdoj]] en seka, malferma duondezerto kun 75 cm aŭ eĉ mapli da jara pluvokvanto. Ĝi estas komune vidata ripoze sur ĉeŝoseaj telefonfostoj.
 
[[File:Pale_Chanting_GoshawkDark_Chanting_Goshawk.jpg|thumb|left|[[Nacia Parko Serengeti]], [[Tanzanio]]]]
Tiu specio estas 56–65 cm longa. Plenkreskulo havas grizajn suprajn partojn kun blanka pugo. La centraj vostoplumoj estas nigraj kun blankaj pintoj, kaj la eksteraj vostoplumoj estas striecaj grizblanke. La kapo kaj supra brusto (pli etende ol ĉe la proksima parenco nome Malhela melierakso) estas palgrizaj; la resto de subaj partoj estas tre fajne striecaj malhelgrize kaj blanke. Ties irisoj estas ruĝaj, la beko estas ĉefe tre ruĝa, kun nigra hokoforma pinto kaj ruĝa subbrido, dum ĝi havas longajn ankaŭ ruĝajn krurojn. Ĝi estas ĝenerale pli pala ol la grizpuga [[Malhela melierakso]], ''Melierax metabates''.