Cigno: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 32:
* [[Koskorobo]], ''Coscoroba coscoroba''
 
==Aspekto==
La kantocigno generas en la norda parto de Ĉinio kaj travintras en centra Ĉinio kaj la sudorienta marbordo de Ĉinio. Ĝi generas ankaŭ en la norda parto de Eŭrazio kaj la nordokcidenta parto de Nord-Ameriko kaj travintras en la meza parto de Azio, Eŭropo kaj la nordokcidenta parto de Afriko kaj Nord-Ameriko.
La cignoj estas la plej grandaj membroj de la anasa familio [[Anasedoj]], kaj estas inter la plej grandaj flugantaj birdoj. La plej grandaj specioj, nome la [[Muta cigno]], la [[Trumpetocigo]], kaj la [[Kantocigno]], povas atingi longojn de ĉirkaŭ 1.5 m kaj pezojn de ĉirkaŭ 15 kg. Ties envergugroj povas esti preskaŭ de 3 m. Kompare kun la tre proksime rilataj anseroj ili estas multe pli grandaj kaj havas proporcie pli grandajn piedojn kaj kolojn.<ref name = "Ducks">{{Cite book|title=Ducks, Geese and Swans|editor=Kear, Janet|publisher=Oxford University Press|location=Oxford|year=2005|series=Bird Families of the World|isbn=0-19-861008-4}}</ref> Ili havas ankaŭ makulon de senpluma haŭtaĵo inter okuloj kaj beko ĉe plenkreksuloj. Ambaŭ seksoj estas similaj laŭ [[plumaro]], sed maskloj estas ĝenerale pli grandaj kaj pezaj ol inoj.
 
La cignospecioj de la [[Norda Hemisfero]] havas tutblankan plumaron sed tiuj de la [[Suda Hemisfero]] estas mikse blankanigraj. La aŭstralia [[Nigra cigno]] (''Cygnus atratus'') estas tutnigra escepte la blankajn flugilplumojn; la idoj de la Nigra cigno estas helgrizaj, kaj la sudamerika [[Nigrakola cigno]] havas laŭ sia nomo nigran kolon.
La kantocignoj ofte loĝas ĉe grandaj lagoj kun fragmitaĵoj kaj vidiĝas ankaŭ ĉe lagetoj kaj akvorezervejoj, kie troviĝas abundaj nutraĵoj por ili. Ĝenerale ili vivas en paroj. Post sia eloviĝo la junaj birdoj ĉiam sekvas siajn gepatrojn, ĝis ili translokiĝas en sian travintrejon. Dum flugado al sudo, ili ofte aktivadas en aro el 6-20 kaj viciĝas en formo spalira aŭ haringosta. Ilia kriado estas sonora, tial oni nomas ilin kantocignoj. En sudo ili ofte mikse vivas kun mallongbekaj cignoj, sed ili ĉiam agadas pare, ĉu en serĉado de nutraĵo ĉu en ripozado.
 
La kruroj de cignoj estas normale malhele el nigreca al griza, escepte ĉe la du sudamerikaj specioj, kiuj havas rozkolorajn krurojn. Beokokoloro varias: la kvar specioj de [[ĉearkto]] havas nigrajn bekojn kun varia kvanto de falvo, kaj ĉiuj aliaj kavas bildojn kun ruĝa kaj nigra. Kvankam plej birdoj ĝenerale ne havas dentojn, oni konas, ke cignoj estas esceptoj al tio, kaj havas malgrandajn pintecajn 'dentojn' kiel parto de siaj bekoj uzataj por kapti kaj manĝi fiŝojn. La Muta cigno kaj la Nigrakola cigno havas tuberon ĉe la bekobazo ĉe la supra makzelo.
La mallongbeka cigno vidiĝas en la baseno de Jangzi-rivero kaj la sudorienta marbordo de Ĉinio dum sia travintrado. Ĝi generas en Eŭrazio kaj la norda ekstremo de Nord-Ameriko, kaj travintras ankaŭ en la meza parto de Eŭropo, Azio kaj Nord-Ameriko. Ĝia korpo estas malpli granda ol tiu de la kantocigno, kaj ankaŭ ĝiaj kolo kaj beko pli mallongaj ol tiuj de la lasta. La mallongbekaj cignoj estas fote vidataj en aŭtuno kaj vintro, kaj ilia nombro en travintrejo estas pli granda ol tiuj de la kantocigno kaj muta cigno. Ĝi estas vigla kaj singardema, kaj ĝia kriado sonora. Tage, kiam ili elektas lokon por serĉi manĝaĵojn, ĉiam troviĝas paro da cignoj, kiuj senĉese rondflugas super ili; iom timigitaj, ili tuj flugas for kaj ne plu revenas. Dum serĉado de manĝaĵoj, paro da cignoj ĉiam singardeme gardostaras kun etendita kolo. Bredataj cignoj povas bone vivi kaj amikiĝi kun aliaj naĝbirdoj, sed malfacile generas.
 
{{Anseroformaj birdoj}}
{{Portalo Birdoj}}
 
[[Kategorio:Cignenoj]]
[[Kategorio:Anasedoj]]
[[Kategorio:Anseroformaj]]
[[Kategorio:Birdoj de Ameriko]]
[[Kategorio:Birdoj de Azio]]
[[Kategorio:Birdoj de Eŭropo]]
[[Kategorio:Birdoj de Aŭstralio]]
 
[[af:Swaan]]