Cigno: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 95:
 
La [[Koskoroba cigno]] (''Coscoroba coscoroba'') el Sudameriko, unura specio de tiu genro, ne estas aspekte vera cigno. Ties filogenetika pozicio ne estas tute solvita; ĝi estas laŭ kelkaj aspektoj pli simila al [[anseroj]] kaj [[tadornoj]].
 
==Kulturaj aspektoj==
Cignoviando estis konsiderata kiel luksa manĝo en [[Anglio]] ekde almenaŭ la regado de [[Elizabeto la 1-a (Anglio)Elizabeto la 1-a]]. Oni konservas recepton por bakita cigno el tiu epoko. "To bake a Swan Scald it and take out the bones, and parboil it, then season it very well with Pepper, Salt and Ginger, then lard it, and put it in a deep Coffin of Rye Paste with store of Butter, close it and bake it very well, and when it is baked, fill up the Vent-hole with melted Butter, and so keep it; serve it in as you do the Beef-Pie."<ref>{{Cite web|url=http://www.elizabethan-era.org.uk/bake-swan-old-recipe.htm|title=Baked Swan. Old Elizabethan Recipe}}</ref> (Por baki cignon, bolu kaj elostigu ĝin, rebolu kaj spicu per [[pipro]], [[salo]] kaj [[zingibro]], gradigu ĝin kaj metu en kuirujo plena je sekala pasto kun [[butero]], fermu ĝin kaj kuiru sufiĉe, kaj kiam estu bakita, plenigu la truon per fandita butero, kaj tiele tenu ĝin; servu ĝin kiel ĉe bovaĵo).
 
[[File:Accession of ten new countries to the European Union Reverse.jpg|thumb|upright=.6|Cigno ĉe memora monero de irlanda [[eŭro]] celebre de ties EU prezidenteco.]]
[[File:Herb Łabędź 1.svg|thumb|left|upright|Cigna blazono, en pola "Łabędź", estas pola-litova [[blazono]] kiu estis uzata de multaj polaj ''szlachta'' kaj litovaj ''Bajorai'' (nobelaj) familioj dum la [[Respubliko de Ambaŭ Nacioj]]. La varianto tie montrata estas la blazono de la familio de la verkisto [[Henryk Sienkiewicz]].]]
 
Multaj el la kulturaj aspektoj aludas al la Muta cigno de Eŭropo. Eble la plej bone konata historio pri cigno estas la ferakonto [[La malbela anasido]]. La historio centriĝas pri anasido kiu estis mistraktata ĝis evidentiĝas ke ĝi estas fakte cigno kaj estas akceptata en la habitato. Li estis mistraktata ĉar veraj anasidoj estas, laŭ multaj, pli allogaj ol cignidoj, sed tiuj poste iĝas cignoj, kiuj estas tre allogaj bestoj. Cignoj estas ofte simbolo de amo aŭ fideleco pro sia longdaŭra, ŝajna monogama seksa rilato. Oni vidu famajn cignorilatajn operojn ''[[Lohengrin]]'' kaj ''[[Parsifalo (opero)|Parsifal]]''.
 
Cignoj multe aperas en [[mitologio]]. En [[Greka mitologio]], la historio de [[Leda kaj la cigno]] rakontas ke [[Heleno de Trojo]] estis koncipita per unuigo de [[Zeŭso]] maskovestita kiel cigno kaj [[Leda (mitologio)|Leda]], reĝino de [[Sparto]]. Aliaj referencoj en klasika literaturo inkludas la kredon ke transmorte la aliel silentema Muta cigno kantus belege – el tio la frazo [[cignokanto]]; same kiel la sarkasma aludo de [[Juvenalo]] al bona virino kiu estus "rara birdo, tiom raras surtere kiom nigra cigno", el kiu venas la [[latina]] frazo ''rara avis,'' nome ''rara birdo''. Kiam eŭropanoj trovis nigrajn cignojn en [[Aŭstralio]], tiaj aludoj subite ricevis novajn signifojn.
 
La [[Irlando|irlanda]] legendo de la [[Gefiloj de Lir]] temas pri duonpatrino transformanta siajn gefilojn en cignojn dum 900 jaroj. En la legendo ''[[Tochmarc Étaíne|La allogo de Etain]]'', nome reĝo de [[Sidhe]] (subteraj, supernaturaj estaĵoj) transformas sin mem kaj la plej belan virinon en Irlando, nome Etain, en cignoj por fuĝi el la reĝo de Irlando kaj el la irlanda armeo. La cigno aperas en bildo de pormemora monero de [[eŭro]] de Irlando de [[2004]].
 
Cignoj aperas ankaŭ en irlanda historio tra la poemoj de [[W.B. Yeats]]. Ĉefe la poemo ''Wild Swans at Coole'' (naturaj cignoj ĉe Coole) havas gravan referencon al la hipnotaj karakteroj de cignoj. Yeats rakontas ankaŭ la miton de ''Leda kaj la cigno'' en sia poeziaro.
 
En [[Nord-ĝermana mitologio]], estas du cignoj kiuj trinkas el la sakra [[Puto de Urd]] en la regno de [[Asgard]], hejmo de [[Azoj|dioj]]. Laŭ la [[Proza Edda]], akvo de tiu puto estas tiom pura kaj sakra ke ĉio tuŝata de ĝi iĝas blanka, inklude la origina paro de cignoj kaj ĉiuj aliaj descendaj el tiuj. La poemo ''[[Volundarkvida]]'', parto de la [[Poezia Edda]], aperigas ankaŭ cignajn fraŭlinojn.
 
En la [[Finlando|finna]] epiko ''[[Kalevala]]'', cigno loĝas en la rivero Tuoni situanta ĉe [[Tuonela]], la submonda regno de morto. Laŭ tiu historio, kiu ajn kiu mortigis cignon same mortus. [[Jean Sibelius]] komponis la ''Lemminkäinen Suite'' baze sur Kalevala, kun la dua peco titole ''Cigno de Tuonela'' ''(Tuonelan joutsen)''. Nune kvin flugantaj cignoj estas simbolo de la [[Nordiaj Landoj]] kaj la Kantocigno (''Cygnus cygnus'') estas nacia birdo de Finlando.
 
Franca satiristo [[François Rabelais]] verkis en [[Gargantua kaj Pantagruel]] ke cignokolo estis la plej bona nepropapero kiun li trovis.
 
[[File:Hug-lin-pi.jpg|thumb|upright=0.6|Sankta [[Hugo de Lincoln]] kun cigno.]]
Cigno estas unu el la atribuaĵoj de Sankta [[Hugo de Lincoln]] baze sur historio de cigno kiu adoris lin.
 
En [[Listo de latinamerikaj verkistoj|Latinamerika literaturo]], la poeto de [[Nikaragvo]] nome [[Rubén Darío]] (1867–1916) sakrigis la cignon kiel simbolo de arta inspiro kaj aristokratio belecdeziro per atento al la konstanto de cigna apero en [[Okcidenta kulturo]], el la perforto de Leda ĝis la opero de [[Richard Wagner|Wagner]] nome ''Lohengrin''. Unu el la plej fama poemo tiurilate de Darío estas ''Blasón - "Blazono"'' (1896), kaj lia uzado de la cigno faris ĝin [[simbolo]] por la poezia movado nome [[Modernismo]] kiu hegemoniis en la hispanlingva poezio el la [[1880-aj jaroj]] ĝis la [[Unua Mondmilito]]. Tia estis tiu hegemonio de Modernismo en hispanlingva poezio ke la meksika poeto [[Enrique González Martínez]] klopodis anonci la finon de Modernismo per [[soneto]] provoke titola, ''Tuércele el cuello al cisne – "Tordu la kolon al la cigno"'' (1910).
 
Cignoj estas adorataj en [[Hinduismo]], kaj estas komparataj al sanktaj personoj kies ĉefa karaktero estas esti en la mondo sen ligiĝi al ĝi, ĝuste kiel cigna plumo ne malsekiĝas kvankam estas en akvo. La [[sanskrita]] vorto por cigno estas ''hamsa'' aŭ ''hansa'', kaj ĝi estas hejmo de multaj diaĵoj kiaj la diino [[Sarasvati]]. Ĝi estas menciita kelkajn fojojn en la [[Vedoj|veda]] literaturo, kaj personoj kiuj atingis grandajn spiritajn kapablojn estas foje nomataj [[Paramahamsa]] ("Granda cigno") pro siaj [[Graco|spirita graco]] kaj kapablo veturi inter diversaj spiritaj mondoj. En Vedoj, oni diras, ke cignoj loĝas somere en la [[Lago Manasarovar]] kaj migras al barataj lagoj vintre. Oni supozas, ke ili posedas kelkajn povojn kiaj kapablo manĝi [[perlo]]jn. Oni supozas ankaŭ, ke ili povas eltrinki la lakton kaj lasi la akvon el telero de lakto miksita kun akvo. Tio estas komprenata kiel granda kapablo, kiel montras tiu [[sanskrita]] versaĵo:
 
{| style="width=100%;"
|width=50% valign=top|
:Hamsah shwetah, bakah shwetah, kah bhedah hamsa bakayo?
:Neeraksheera viveketu, Hamsah hamsah, bakah bakah!
|width=50% valign=top|
:La cigno estas blanka, la gruo estas blanka, tiele kiel diferenci ilin?
:Per la laktakva pruvo, la cigno estas pruvata cigno, la gruo estas pruvata gruo!
|}
 
[[File:Flower holiday swan.jpg|thumb|right|Cigno el floroj. [[Baku]], [[Azerbajĝano]]]]
 
Hindua [[ikonografio]] tipe montras la Mutan cignon. Erare supozas multaj historiistoj ke la vorto ''hamsa'' aludas nur al ansero, ĉar nune cignoj ne troviĝas plu en Barato, nek eĉ en plej bestoĝardenoj. Tamen, [[ornitologio|ornitologiaj]] listoj klare klasigas kelkajn speciojn de cignoj kiel [[Vaganteco (biologio)|vagantaj]] birdoj en Barato.
 
La [[baleto]] ''[[Cignolago]]'' de [[Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij]] estas konsiderata inter kaj la plej gravaj verkoj de tiu komponisto kaj inter la ofte ludataj klasikoj de baleto. Ĝi estas parte bazata sur antikva germana legendo, kiu rakontas la historion de Odette, princino konvertita en cigno pro malbeno de sorĉisto — al kio oni aldonis similajn elementojn el rusiaj popolaj rakontoj.<ref>Kiaj la [[La blanka anaso]] kolektita de [[Aleksandr Afanasjev]] en ''[[Narodnye russkie skazki]]''</ref> Kelkaj gravaj elementoj (junulinoj konvertitaj en cignoj kaj vivantaj en lago, kaj heroo enamiĝinta kun unu el ili) estas kunhavataj ankaŭ de la [[Irlanda mitologio]], ekzemple ĉe la historio de [[Caer Ibormeith]].
 
La usona animacia filmo de 1994 nome ''[[The Swan Princess]]'' devenas ankaŭ el la sama antikvaj fontoj, montrante malican sorĉiston kiu rabas princinon nome Odette kaj malbenas ŝin tiele ke ŝi estas cigno tage kaj virino nokte, ĝis la princo venas savi ŝin.
 
La rakonto de Hans Christian Andersen nome "[[La sovaĝaj cignoj]]" estas simila al tiu de la historio "Gefiloj de Lir". La reĝo havas dekunu filojn kaj unu filinon, nome Elisa. La malica duonpatrino turnas la dekunu fratojn en cignoj kaj forsendas Elisa, interesa escepto al la tradicio de cignaj virinoj.
 
La Nigra cigno estas simbolo de la aŭstralia ŝtato de [[Okcidenta Aŭstralio]] kaj cignoj aperas en la [[Blazono de Kanbero]], la aŭstralia ĉefurbo.
 
La ''Sydney Swans'' (sidnejaj cignoj) estas teamo de [[Aŭstralia piedpilkado]] kun sidejo en [[Sydney]], Aŭstralio.
 
==Notoj==