Graco: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e kat.
ne originala, sed origina peko
Linio 1:
'''Graco''' estas [[kristana]] ideo: [[homo]], pro [[originalaprapeko|origina peko]] estas nature pekema, bezonas la helpon de [[Dio]] por vivi morale kaj sankte. Tiun helpon aŭ potencon de Dio [[Sankta Paŭlo]] nomis ''graco''. La ideo de graco apartigas kristanismon de [[judismo]] kaj [[greka filozofio]]. Dio donas gracon al ni kiel senmeritan donacon, ne kiel ŝuldon. Sed la [[sakramento|sakramentoj]], preĝado kaj koro malfermita al Dio, ĉiuj helpas nin ricevi pli da graco. Sed iafoje Dio ne donas al ni gracon eĉ se ni vivas sankte kaj pie: tio estas ofta rimarko de la [[sanktuloj]].
 
Laŭ kristanismo, ni bezonas la gracon de Dio por iri al la [[ĉielo]] post morto kaj eviti [[infero|inferon]]. Per la graco de Dio, ni estas savitaj.
 
Grava diferenco inter [[protestantismo]] kaj [[katolikismo]] estas, ke laŭ protestantismo homo povas nenion fari por akiri gracon.
 
[[Kategorio:Kristanismo]][[kategorio:postmorto]]
 
[[es:Gracia]]
[[de:Gnade]]
[[en:Divine grace]]
[[es:Gracia divina]]
[[fr:Grâce]]
[[nl:Genade]]
[[pl:Łaska]]
[[pt:Graça]]
[[sv:Bordsbön]]